Zsigmond Vincze

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zsigmond Vincze
Zsigmond Vincze
Zsigmond Vincze
Persona informo
Naskonomo Vincze Zsigmond
Naskiĝo la  1-an de julio 1874(nun 1874-07-01)
en Hungario Zombor (Hungara reĝlando)
Morto la 30-an de junio 1935
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponistodirigento
vdr

Zsigmond Vincze [ĵigmond vince], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vincze Zsigmond estis hungara dirigento, komponisto. Lia origina familia nomo estis Weisz [vejs].

Zsigmond Vincze [1] naskiĝis la 1-an de julio 1874 en Hungara reĝlando en Zombor (nuntempa Sombor en Serbio), li mortis la 30-an de junio 1935 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zsigmond Vincze devenis el juda familio. Li frekventis lernejon de Asocio de Muzikamantoj en Budapeŝto, kie li lernis precipe de Károly Aggházy kaj Imre Bellovics. Jam tiutempe li komponadis. En la teatra jaro 1894 li estis violonisto de la Reĝa Operejo de Budapeŝto, poste li estis pianisto de Dávid Ney. Inter 1898-1903 li estis dirigento de kelkaj muzikaj teatroj. Liaj operetoj estis prezentitaj ne nur en Budapeŝto, sed ankaŭ en Vieno kaj Dresdeno. Li edziĝis en 1904.

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Tilos a csók (opereto) (1909)
  • Limonádé ezredes (muzika komedio) (1912)
  • A hamburgi menyasszony (opereto) (1922); ene muzikaĵo „Szép vagy, gyönyörű vagy, Magyarország” ankaŭ nun konata
  • Az erősebb (opero) (1924)
  • Huszárfogás (opereto) (1930)

Fontoj[redakti | redakti fonton]