Zsolt Bor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zsolt Bor
Persona informo
Naskiĝo 20-an de junio 1949 (1949-06-20) (74-jaraĝa)
en Orosháza
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Pál Bor
Okupo
Okupo fizikisto
vdr

Zsolt BOR [ĵolt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bor Zsolt estas hungara fizikisto, inĝeniero, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1995), membro de Academia Europaea. Lia patro estis Pál Bor.

Zsolt Bor naskiĝis la 20-an de junio 1949 en Orosháza.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zsolt Bor frekventis universitaton en Kievo inter 1967-1973. Li ekinstruis en Scienca Universitato de Szeged, kie baldaŭe li havis diversajn altajn postenojn. Li estis gastoprofesoro en universitatoj de Irvine (1994), Houston (1995), Zuriko, (1995). Li laboris ankaŭ en Göttingen kaj San Diego. Li okupiĝas ĉefe pri laseroj kaj optiko. Li havas edzinon, kiu naskis 3 filojn. Ĝis tiam li ricevis 5 premiojn inter 1982-2012.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A Sensitive Single Shot Method to Determine Duration and Chirp of Ultrashort Pulses With a Streak Camera (1991)
  • 308-nm Excimer Laser Therapy For Psoriasis (2001)
  • Fizika tudomány Magyarországon (Fiziko-scienco en Hungario) (2004)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. MTA - Bor Zsolt (hungare). Magyar Tudományos Akadémia. Alirita 2013-02-03.

Fontoj[redakti | redakti fonton]