Zsolt Borkai
Zsolt Borkai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de aŭgusto 1965 (59-jaraĝa) en Győr |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (1998–1999) Universitato de Pécs - fizika eduko (1993–1996) Gyula Juhász Teacher Training College (en) - fizika eduko (1985–1989) |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | arta gimnasto loka politikisto politikisto |
TTT | |
Retejo | https://borkaizsolt.hu/ |
Zsolt Borkai [ĵolt], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Borkai Zsolt estas hungara gimnastikisto, olimpiano, olimpika kaj monda ĉampiono, instruisto, politikisto.
Zsolt Borkai[1] naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1965 en Győr.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Zsolt Borkai maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1983, poste li akiris sportpedagogian diplomon en Pedagogia Altlernejo de Szeged 1989, plian diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1997. Intertempe en 1992 li ekinstruis en mezlernejo en Győr, inter 1999-2006 li estis lernejestro kun rango subkolonelo, krome li estis urbestro de Győr inter 2006-2019, eĉ li estis parlamentano inter 2010-2014. Li edziĝis en 1989, lia edzino naskis gefilojn en 1992, respektive 1995. Li ricevis premiojn inter 1988-2005.
Skandalo
[redakti | redakti fonton]En 2019 li denove estis elektita urbestro spite tion, ke pli frue konatiĝis, ke en jaĥto li partoprenis en ekstergeedza seksumada kunveno. Tamen post la venko li redonis la mandaton.
Sporta kariero
[redakti | redakti fonton]Zsolt Borkai inter 1972-1984 estis gimnastikisto per ilo boko en sia naskiĝurbo, poste ses jarojn en ĉefurba sportklubo. Li estis hungara ĉampiono 19-foje kaj en Universiado li venkis en 1987. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1988 kun ora medalo, krome en mondĉampionumo li estis la unua en 1987. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1993. Li estis prezidanto de la Hungara Olimpika Komitato inter 2010-2017.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM76404 hungarlingva datenaro de muzeo