Zsolt Gyulay (kajakisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zsolt Gyulay (kajakisto)
Zsolt Gyulay (kajakisto)
Zsolt Gyulay (kajakisto)
Persona informo
Naskiĝo 12-an de septembro 1964 (1964-09-12) (59-jaraĝa)
en Vác
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kajakisto
vdr

Zsolt Gyulay (kajakisto) [ĵolt djulai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyulay Zsolt estas hungara kajakisto, olimpiano, olimpika kaj monda ĉampiono.

Zsolt Gyulay (kajakisto)[1] naskiĝis la 12-an de septembro 1964 en Vác.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zsolt Gyulay (kajakisto) akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1991, poste alian diplomon komerca altlernejo. Ekde 1996 li havis altan postenon en uzino. Li edziĝis en 1987, lia edzino naskis trifoje. Li ricevis ŝtatajn premiojn en 1988 kaj 1992.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Zsolt Gyulay (kajakisto) inter 1976-1981 estis kajakisto en sia naskiĝurbo sur Danubo, inter 1982-1984 en Győr, inter 1985-1999 en signifaj ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono 31-foje inter 1986-1995. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1988 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1992 kun 2 oraj medaloj en 1988, kun du arĝentaj medaloj en 1992, krome en mondĉampionumoj li estis la unua sesfoje inter 1986-1991. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1999, baldaŭ li havis postenojn en la hungara sporta vivo, foje en la ekonomia vivo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]