Zsolt Semjén

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zsolt Semjén
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1962 (1962-08-08) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös LorándKatolika Universitato Pázmány Péter vd
Partio Kristandemokrata Popolpartio vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Zsolt Semjén [ĵolt ŝemjEn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Semjén Zsolt estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, teologo, sociologo.

Zsolt Semjén (2019)

Zsolt Semjén [1] naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1962 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zsolt Semjén abiturientis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1981, poste li laboris en firmao ĝis 1984. Li plulernis en Teologia Akademio Pázmány Péter, kie li ricevis diplomon en 1990. Li lernis ankaŭ en Universitato de Budapeŝto inter 1987 kaj 1992, kie li akiris sociologian diplomon. En 1997 li akiris PhD. Jam dum lernado en 1989 li partoprenis en fondo de nekomunista kristana partio. Li estis parlamenta deputito inter 1994 kaj 1998, krome daŭre ekde 2002. Dum periodo de Unua Kabineto Orbán li estis vicsubministro. En 1996 li estis nomumita titulara docento. En 2003 li estis elektita partiestro. En la Dua Kabineto Orbán (kaj same en la Tria Kabineto Orbán) li estis vicĉefministro, samtempe senpostena ministro. Li ricevis ĉefe ekleziajn premiojn. Li havas edzinon, kiu naskis 3 gefilojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]