Zsuzsa Bánki
Zsuzsa Bánki | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de julio 1921 en Budapeŝto |
Morto | 5-an de januaro 1998 (76-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Pálné Veres High School (en) (–1936) Universitato de Dramo kaj Filmo (–1939) |
Familio | |
Edz(in)o | Szilárd Újhelyi (en) (1948–) Gusztáv Barlay (–1998) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Zsuzsa Bánki [ĵuĵa bAnki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bánki Zsuzsa estis hungara aktoro, altlerneja instruisto. Ŝia nomvarianto estis Bánky. Ŝia edzo estis Gusztáv Barlay.
Zsuzsa Bánki [1] naskiĝis la 31-an de julio 1921 en Budapeŝto, ŝi mortis la 5-an de januaro 1998 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Zsuzsa Bánki devenis el juda familio. Ŝi estis edukita private, ŝi aĝis 15, kiam ŝi maturiĝis en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Aktora Akademio en 1939. Post siaj studoj ŝi aliĝis al la Nacia Teatro (Budapeŝto), sed pro la kontraŭjudaj leĝoj ŝi ne ricevis rolojn. Inter 1949 kaj 1951 ŝi instruis en la akademio, poste ŝi estis membro 2 jarojn en Teatro Madách, fine ĝis 1962 en Teatro Petőfi. Ŝia lasta teatro estis la Gaja Teatro, kie interrompoj okazis, ĉar ŝi instruis en aliaj akademioj. Ŝi ricevis premiojn inter 1948-1983.
Elektitaj roloj
[redakti | redakti fonton]Teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Makbeto (Lady Macduff)
- Somermeznokta sonĝo (Titania)
- Ferenc Molnár: Olympia - titolrolo
- Sándor Bródy: A tanítónő (Tóth Flóra)
- Friedrich Schiller: Don Carlos (Eboli)
Filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- En Eŭropo ie (1948)
- Fügefalevél (1966)
- Pókok (1989)
Televiziaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Gömböc (1962)
- Kalevala (1969)
- Szomszédok (1987-1997) - serio
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio Arkivigite je 2009-05-30 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun fotoj