Zsuzsa Bíró

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zsuzsa Bíró
Persona informo
Naskiĝo 16-an de junio 1933 (1933-06-16)
en Budapeŝto
Morto 22-an de oktobro 2023 (2023-10-22) (90-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Edz(in)o János Kárpáti
Infano Péter Kárpáti
Okupo
Okupo scenaristo • dramaturgo
vdr

Zsuzsa Bíró [ĵuĵa bIrO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bíró Zsuzsa estis hungara dramaturgo, scenaristo. Ŝia edzo estis János Kárpáti, ŝia pli konata filo estis Péter Kárpáti.

Zsuzsa Bíró[1][2] naskiĝis la 16-an de junio 1933 en Budapeŝto, ŝi mortis la 22-an de oktobro 2023.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zsuzsa Bíró devenis el juda familio. Ŝi akiris dramaturgian diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1956. Dum la studentaj jaroj ŝi praktikadis en la Gaja Teatro kaj filma produktejo. Post la diplomo ŝi laboris en la filma produktejo, kie ŝiaj filmaj partoprenoj kovris la plenan eraon de János Kádár. Ŝi faris kelkfoje teatrajn dekoraciojn. Ŝi ricevis 3 premiojn inter 1982-2010. Ŝi edziniĝis en 1972 kaj naskis 2 filojn.

Ŝiaj filmaj laboroj kiel dramaturgo (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Vasvirág (1958)
  • Esős vasárnap (1962)
  • A dunai hajós (adapto el romano, 1974)
  • Kokluŝo (filmo) (1987)
  • Haggyállógva, Vászka (1996)
  • Az igazi Mikulás (2005)

Ŝiaj scenarlibroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Ha egyszer 20 év múlva... (1964)
  • A szerelem bolondjai (1976)
  • Isten veletek, barátaim (1987)
  • A Brooklyni testvér (1994)
  • Az aranyember (adapto el romano, 2005)
  • Magyar világkarrierek (2010)

Ŝiaj teatraj dekoracioj[redakti | redakti fonton]

  • La Mancha lovagja (2008)
  • Fekete Péter (2009)

Ŝiaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Mallarmé macskái (2002)
  • Apák mozija (2006)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]