Saltu al enhavo

Zsuzsanna Renner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zsuzsanna Renner
Persona informo
Naskiĝo 22-an de decembro 1959 (1959-12-22) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd (–1983)
Universitato Eötvös Loránd - hindologio (–1986) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo muzeologo
hindologo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Zsuzsanna Renner [ĵuĵana rener], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Renner Zsuzsanna estas hungara muzeologo, hindologo, muzeestro, altlerneja instruisto. Ŝia patro estis Antal Renner.

Zsuzsanna Renner[1] naskiĝis la  22-an de decembro 1959 (nun 1959-12-22) en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Zsuzsanna Renner akiris historiistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1983, post 3 jaroj ankaŭ hindologian diplomon. Inter 1985-1990 ŝi estis stipendiulo en instituto, poste muzeologo de Orientazia Arta Muzeo (Budapeŝto). En 1994 ŝi estis levita ĉefmuzeologo, inter 2003-2007 muzeestro, poste 3 jarojn muzeestro de Hungara Muzeo pri Metia Arto, fine ŝi revenis al la Orientazia Muzeo. En nekonata tempo ŝi estis ankaŭ ĉefmuzeologo de medicina muzeo. Ŝi ankaŭ instruis en hu:A Tan Kapuja Buddhista Főiskola (1993–1995), poste en Universitato Loránd Eötvös, respektive en Hungara Belarta Universitato. Intertempe ŝi doktoriĝis (Ph.D.) en 2012, ŝi estis levita titulara docento en 2016.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Vajang (kunaŭtoro, 1991)
  • Indonézia művészete (kunaŭtoro, 1993)
  • Délkelet-ázsiai buddhista művészet (kunaŭtoro, 1997)

Elektitaj tradukaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Rachel Storm: Keleti mitológiák enciklopédiája (2000)
  • Marilia Albanese: Az időtlen India (kuntradukisto, 2001)
  • Sewa Singh Kalsi: A szikhizmus (2001)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]