Zulia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝtato Zulia estas Venezuelo

Zulia estas nordokcidenta ŝtato en Venezuelo ĉe la Golfo de Venezuelo, la plej grava produktanta ŝtato de petrolo kaj bovina lakto en la lando. Ĝia surfaco estas 63.100 km², en ĝi estas la plej granda lago de Sudameriko, la Lago de Marakajbo (hispane Maracaibo), 13.280 km².

La ĉefurbo estas Marakajbo (proks. 2 milionoj da enloĝantoj). Aliaj urboj: Ciudad Ojeda, Cabimas, Lagunillas, Santa Bárbara, La Villa del Rosario.

Riveroj: Zulia, Catatumbo, Limón, Escalante. Plej alta monto: Manatará 3.300 metroj sur la marnivelo en la montaro Perijá.