Zumbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Logoo de Zumba (registrita)

Zumbo (Zumba) estas disciplino de fizika taŭgeco kreita meze de la 90-aj jaroj de la kolombiano Alberto "Beto" Pérez, enfokusigita unuflanke por konservi sanan korpon kaj aliflanke por disvolvi, fortigi kaj doni flekseblecon al la korpo per movadoj de danco kombinitaj kun serio de aerobiaj rutinoj.[1]

Zumbo uzas en siaj rutinoj la ĉefajn latin-amerikajn ritmojn, kiel salso, merengo, kumbjo, baĉato kaj regetono.

Originoj de zumbo[redakti | redakti fonton]

La nomo en la hispana lingvo devenas el la verbo "zumbar" (zumi aŭ vibri), tiamaniere aludante al la vibroj kiujn spertas la tuta korpo realiginte la koncernajn movadojn.

Zumbo estas registrita komerca nomo por tiu aerobia aktiveco, por klasoj direktitaj, uzante paŝojn, stilon kaj muzikon similan al la latin-amerikaj ritmoj. Sesio de Zumbo konsistu en gamo de kantoj dum la 60 minutojn de la klaso. Por disvolvi la ekzercojn, oni profitas de la strukturo de la kanto (verso, refreno, instrumenta parto, ktp.), Ĝi tiel donas koherecon al la "danco" kaj faras ĝin pli amuza. Ĉiu strukturo ripetas sin dum sama sekvenco de la kanto, alternante kun aliaj sekvencoj kaj denove ripetas sin kiam ĉi tiuj estas egalaj.

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La esenco de zumba estas danci sen partnero, kun la tuta grupo sub la gvido de instruisto dum unu horo, ne kun fortostreĉo, sed agrable laciĝante.[2]

Oni kapablas danci zumba sendepende de sekso, aĝo kaj korpopezo. Konforme al malsamaj postuloj ekzistas kelkaj specoj de ĝi. En ĉiu sesio de Zumbo, oni povas eĉ bruligi de 50 ĝis 300 kaloriojn.

Zumba-dancantoj aktivas internacie. En pluraj retpaĝoj troviĝas prezentoj de zumba-grupoj en diversaj landoj, kiuj helpas disvastigi la dancon tutmonde.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. {{{Titolo}}}. ISBN 9781440800993.
  2. Zumba: Ne nur por gejunuloj artikolo en la revuo [[Monato (gazeto)|]]