Zumilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metala kazoo

Zumilokazuo (kiel en multaj lingvoj) estas muzika instrumento, posteulo de tradicia mirlitono. La kazuo estas membranofono ĉe kiuj membrano (ekzemple de fajna papero aŭ tensigita fajna tolaĵo) estas vibrigata per kantado aŭ blovado. Ĝia aspekto estas kiel malgranda trumpeto.

El ekzemploj de uzado en rok-muziko menciindas jeno: la versio de You're Sixteen de la ritma gitaristo de Beatles, nome John Lennon, kaj la kanto Lovely Rita, de la sama grupo. Uzis ĝin Queen en Seaside Rendezvous, de la albumo A Night at the Opera (1975); kaj Eric Clapton en San Francisco Bay Blues, de la LP Unplugged (1992); kaj ĝi aŭdeblas eĉ en la dua disko de Pink Floyd, A Saucerful of Secrets, kaj en la kanto Closer de Walk Off The Earth.

En Hispanio, ili estas popularaj en karnavaloj, ĉefe de Kadizo kaj Tenerifo.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Solís, Ramón (1966). Coros y chirigotas. El Carnaval en Cádiz. Taurus Ediciones.