Zurab Ĵvania

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zurab Ĵvania
Persona informo
ზურაბ ბესარიონის ძე ჟვანია
Naskonomo ზურაბ ჟვანია
Naskiĝo 9-an de decembro 1963 (1963-12-09)
en Tbiliso
Morto 3-an de februaro 2005 (2005-02-03) (41-jaraĝa)
en Tbiliso
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per toksiĝo per karbona monooksido vd
Tombo Didube Pantheon vd
Religio judismo vd
Lingvoj kartvela vd
Ŝtataneco SovetunioKartvelio vd
Alma mater Ŝtata Universitato de Tbiliso vd
Partio Unuiĝinta Nacia Movado vd
Subskribo Zurab Ĵvania
Profesio
Okupo politikisto • partoprenanto de internacia forumo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Zurab Ĵvania

Zurab ĴVANIA (kartvele ზურაბ ჟვანია; naskiĝis: 9-a de decembro 1963 en Tbilisi; mortis: 3-a de februaro 2005 en Tbilisi) estis kartvelia politikisto, biologo. Li estis ekde novembro 2003 ĝis februaro 2004 komisiita ŝtatministro kaj ekde 17-a de februaro 2004 ĉefministro de Kartvelio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ĵvania akiris en 1985 la titolon magistro en Ŝtata Universitato Tbilisi en la fako pri Biologio. De 1985 ĝis 1992 laboris li kiel gvidanta laborasistento ĉe la fakultato pri la homa kaj besta Fiziologio de la Ŝtata Universitato kaj poresplora dungito.

De 1988 ĝis 1993, Ĵvania estis prezidanto de Centra Komitato de Kartveliaj Verduloj, porparolanto de la Verda Partio kaj prezidanto de Eŭropa Verda Unio. Inter 1993 kaj 2001 li estis ano de Kartvela Civita Unio, kiun apogis la ŝtaprezidanto Ŝevardnadze. Post lia foriĝo de Ŝevardnadze, fondis Ĵvania en 2002 la Partion Unuiĝinta Demokratoj, kies prezidanto iĝis li. Dum la parlamentaj balotoj en 2003 tio formis elektan koalicion kun la parlamenta prezidantino Nino Burĝanadze kiel Burĝanadze-Demokratoj.

Ekde junio ĝis novembro de 1992 Ĵvania estis prezidanto de Ekologia Kommisiono de la kartvelia ŝtata konsilo, de1992 ĝis 1995 ano de la kartvelia parlamento, prezidanto de la Verda Frakcio kaj vic-prezidanto de la Ekster-afera Komisiono. De 1995 ĝis 1999 li estis denove parlamentano. La parlamento elektis lin porparolanto. Novembre de 2001 repaŝis el sia posteno (parlamenta prezidanto) pro la politikaj kvereloj, diferencoj kun prezidento Eduard Ŝevardnadze.

Li gvidis novembre de 2003 kun Miĥail Saakaŝvili kaj Nino Burĝanadze la Rozan Revolucion en Kartvelio. Li transprenis taskon de la reganta ŝtatministro post la reĝimŝanĝo (23-a de novembro), realigis la unuajn reformojn kaj organizis prezident-elektan kampanjon de Saakaŝvili. Li estis gvidanta ano de la partio Nacia movado - Demokratoj, kiu kunigis la agantojn de la silka revolucio.

Ĵvania estis nomumita ĉefministro laŭ propono de parlamenta prezidanto kaj gvidis 15-anajn reformkabinedojn, kie la averaĝa aĝo estis 35 jaroj.

En 2002 Ĵvania ricevis la premion de kartvelia Open Society (Malfermita socio) pro la apogo de la liberalaj ideoj por malfermita socio.

Li mortis la 3-an de februaro en loĝejo de lia amiko Raul Jusupov je akcidenta gasveneno pro neperfekta gaskonvektoro.

Zurab Ĵvania havis 3 infanojn, parolis angle, germane, ruse.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]