Zurgena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zurgena
Zurgena (Almería, Andaluzio)
Zurgena (Almería, Andaluzio)
Zurgena (Almería, Andaluzio)
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Almería
Distrikto Valle del Almanzora
Municipo Zurgena
Poŝtkodo 04650
Retpaĝaro Zurgena.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Zurgena
Demografio
Loĝantaro 2 713 [1]
Loĝdenso 41 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 37°20′N 2°2′U  /  37.333°N, 2.033°U / 37.333; -2.033 (Zurgena) (mapo) Koordinatoj: 37°20′N 2°2′U  /  37.333°N, 2.033°U / 37.333; -2.033 (Zurgena) (mapo)
Alto 248 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 72 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Zurgena (Andaluzio)
Zurgena (Andaluzio)
DMS
Zurgena
Zurgena
Zurgena
Zurgena sur la municipa mapo de Andaluzio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zurgena [+]
vdr

Zurgena estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almerio, sude de Hispanio en la komarko Valo de Almanzora.

La areo de la municipo estas 72 km2 kie loĝas 2713 geloĝantoj, do loĝdenso estas 37.7 loĝ./km2. Zurgena situas je 95 km de la provinca ĉefurbo Almerio je altitudo de 248 metroj super marnivelo.

La municipo estas formata de la domaroj Zurgena, La Alfoquía, El Cucador, Palacés, Los Carasoles, Los Llanos, Los Menchones, Almajalejo, Los Cabreras, Los Puntales, La Fuente del Pino kaj La Parrica.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis jam homa setlejo en la Neolitiko, pro fekundaj kondiĉoj por agrikulturo. De la epoko de la Romia Imperio restis restaĵoj de ŝoseo ankoraŭ videblaj.

Zurgena vivis alian epokon de florado per la alveno de la fervojo al la Valo de Almanzora, en 1885. La trajnstacio de Zurgena (en la kvartalo La Alfoquía) estis dum ĉirkaŭ unu jarcento la plej grava de la komarko kaj unu de la plej gravaj de la provinco.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 2713 geloĝantoj de la municipo Zurgena estas 1374 inoj kaj 1339 viroj. En la 72-kvadratkilometra teritorio estas 7 setlejoj, kie loĝas 2619 geloĝantoj, kaj aliaj 94 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 24, 9 inoj kaj 15 viroj, kaj mortis 27, 13 inoj kaj 14 viroj. Tiel la natura kresko estis -3 (-0.1%). La laborkapabla loĝantaro estis 935 homoj (34.5%).

Demografia evoluo de Zurgena inter

1999 kaj 2005

1999

2000 2001 2002 2003 2004 2005

2,079

2,079 2,099 2,140 2,184 2,253 2,288

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Zurgena.es, retpaĝaro de la Urbestraro.
  • Zurgena - ĉe Diputación Provincial de Almería.
  • Zurgena - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. SIMA 2007