Zurika Unterlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Regesberg vidita de la kresto de Lägern

Zurika Unterlando estas regiono en nordokcidento de Kantono Zuriko.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Zurika Unterlando (germane Zürcher Unterland) konsistas precipe el la distriktoj Dielsdorf kaj Bülach. Al ĝi apartenas la suba Tössvalo kaj Rejnvalo kaj la regiono de la ĵurasa montokresto Lägern. Dum ĝia suda parto ĉirkaŭ la Flughaveno Zuriko kun la urboj Kloten, Opfikon-Glattbrugg, Regensdorf kaj Bülach estas tre urbeca kaj komplete kunkreskis kun la grandurbo Zuriko, ĝia nordo restis kampara kaj estas markita de agrikulturo. Oni atribuas al Zurika Unterlando ankaŭ la Kampo de Rafz norde de Rejno, kvankam tiu regiono formas fakte apartan kamparon, kies ebeneco forte kontrastas al la montetoj de la cetere Zurika Unterlando.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de la Zurika Unterlando grandparte dependas de la interkontienta Flughaveno Zuriko, kiu mem kaj ties liveristoj estas la plej grava labordonanto en la tuta regiono.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En sudo pasas tra Zurika Unterlando la svisa aŭtovojo A1, kiu tie estas kunigita kun la svisa aŭtovojo A4. De Zuriko tra Kloten preter la flughaveno al Bülach kondukas la svisa aŭtovojo A52, la tiel nomita Unterland-Aŭtovojo, kiu fakte estas unu el la plej malnovaj aŭtovojoj de Svislando. Tra la flughaveno pasas la grava fervojlinio de Zuriko al Vinterturo. De Zuriko kondukas alia grava internacia fervojlinio tra Bülach al Ŝafhaŭzo kaj Stuttgart en Germanio. Krome estas regionaj trajnlinioj tra la Furtvalo al Vetingo kaj de Oberglatt al Niederweningen. Ek de 2010 la urboj Opfikon-Glattbrugg, Kloten kaj Wallisellen disponas pri la tramreto de la Glattvalfervojo, kiu estas konektita kun la tramreto de la urbo Zuriko.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]