Zutty Singleton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zutty Singleton
Persona informo
Naskonomo Arthur James Singleton
Naskiĝo 14-an de majo 1898 (1898-05-14)
en Bunkie
Morto 14-an de julio 1975 (1975-07-14) (77-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Tombo Longinsula Nacia Tombejo
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto
vdr
Zutty Singleton kaj Teddy Wilson (maldekstre), foto de William P. Gottlieb, proks. 1947
Zutty Singleton kun Joe Marsala (maldekstre) kaj Teddy Wilson (dekstre), foto de William P. Gottlieb, proks. 1939

Arthur James „Zutty“ Singleton (* 14-an de majo 1898 en Bunkie, Luiziano; † 14-an de julio 1975 en Novjorko), estis grava frapinstrumentisto de novorleana ĵazo, famigita per la sonregistraĵoj de la bando Hot-Five de Louis Armstrong. Li estis unu el la plej influhavaj frapinstrumentistoj de la frua ĵazo, kie li popularigis soloojn kaj la uzadon de ĵazbroso.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Singleton alkreskis en Nov-Orleano, kie li en 1915 prezentis kiel frapinstrumentisto en la bando de Steve Lewis. Dum la Unua Mondmilito li devis servi en la usona mararmeo kaj estis vundita. Post reveno al Nov-Orlenano li muzikis en pluraj bandoj (Papa Celestin, Louis Nelson Deslile, John Robichaux, en la riverŝipo-bandoj de Fate Marable k.a.), kaj ludis ankaŭ mallonge en Sankta Luiso en la bando de Charlie Creath, kies fratinon Marge li edzinigis. Reveninte al Nov-Orleano, li tamen ne longe restis, sed sekvis la ĝeneralan translokiĝon de la ĵazmuzikistoj al Ĉikago. Tie li ludis kun Doc Cooke, Dave Peyton, Jimmie Noone kaj en teatrejo-bandoj, antaŭ ol li fariĝis membro de l‘ bando de Louis Armstrong. Kun tiu li partoprenis la registrad-kunsidojn de Hot Five en 1928.

La provo, malfermi kun Armstrong kaj Earl Hines propran klubejon, malprosperis, kaj en 1929 li iris kun Armstrong al Novjorko, kie li ludis krom kun Armstrong kun Bubber Miley, Tommy Ladnier, Fats Waller (1931), Jelly Roll Morton kaj Otto Hardwick same kiel en la akompanbando de Bill Robinson. En 1933 li denove iris al Ĉikago, por labori por Carroll Dickerson. Ekde 1937 li denove estis en Novjorko kaj laboris kun Roy Eldridge, Mezz Mezzrow kaj Sidney Bechet. En 1941 li ludis en la ensemblo The Three Deuces kun Pee Wee Russell kaj Joe Sullivan, kun kiuj li surdiskigis kelkajn titolojn por diskeldonejo Commodore.

En 1943 li transloĝiĝis al Los-Anĝeleso, kie li ludis kiel studiomuzikisto kaj kun propraj bandoj. Poste li laboris kun muzikistoj kiel Slim Gaillard, Wingy Manone, Eddie Condon, Nappy Lamare, Art Hodes, Hot Lips Page, Max Kaminsky kaj Steve Lacy. Apopleksio, kiun li suferis en 1970, finis lian karieron. Singleton retiriĝis el la muziknegoco kaj mortis kvin jarojn poste

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]