Zwingenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Zwingenberg (Bergstraße))
Zwingenberg
Blazono
Zwingenberg (Germanio)
Zwingenberg (Germanio)
DEC

Map

urbeto • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Hesio
Distrikto Distrikto Bergstraße
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 06251
Poŝtkodo 64673
Aŭtomobila kodo HP
Oficiala Municipokodo 06431022
Subdivido 2 urbopartoj
Politiko
Komunumestro Holger Habich
Partio de komunumestro FDP
Adreso de la administrejo Untergasse 16
Demografio
Loĝantaro 7203 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 43′ N, 8° 37′ O (mapo)49.72258.6138888888889Koordinatoj: 49° 43′ N, 8° 37′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 100 m
Areo 5,66 km²
Oficiala retejo http://www.zwingenberg.de
vdr

Zwingenberg estas urbo en la distrikto Bergstraße de la distriktaro Darmstadt en la federacia lando Hesio de Germanio. La urba teritorio estas parto de la feria regiono "Monta Vojo" (germane "Bergstraße"), kiu de la urbo Darmstadt norde vojas suden, ĉe la okcidenta rando de la mezalta montaro Odenvaldo, ĝis la urbo Wiesloch. Zwingenberg estas la plej malnova urbo en la hesia parto de la historia vojo.[1]. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 3698 loĝantojn sur areo de 5,66 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 273 loĝantoj/km².

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Zwingenberg ĉirkaŭ 1810 (pentrita de Wilhelm Merck)
La malnova parto de Zwingenberg kun ĝia urboplaco

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La urbo situas inter la komunumo Alsbach-Hähnlein (distrikto Darmstadt-Dieburg) norde kaj la urbo Bensheim kaj ties norda, historie memstara, urboparto Auerbach sude. Tuj okcidente de la urbo komenciĝas la vasta ebenaĵo de la rivero Rejno, tuj oriente komenciĝas la mezmontaro Odenwald. Tuj oriente de la urbo elstaras la monto Melibokus.

Komponaĵo[redakti | redakti fonton]

Zwingenberg estas kreita de la du centroj de Zwingenberg, kun surfaco de 346 hektaroj, kaj Rodau kun surfaco de 215 hektaroj.

Demografio kaj statistikoj[redakti | redakti fonton]

Ekde la 31-an de decembro 1971, la loĝantara nombro enhavas Rodau.

Loĝantara evoluo
16221801186118851900192019461979198019901995200020042005200620072010
6001 0521 5311 5151 6382 1003 1485 0305 1506 0766 4936 7776 9726 9636 8776 8146 731

Politiko[redakti | redakti fonton]

Urbodomo de Zwingenberg

Urbestroj[redakti | redakti fonton]

De 2001 ĝis 2007, Dieter Kullak (nepartiano) plenumis tiun postenon. Je la baloto de la 25-an de marto 2007, por kiu Kullak ne kandidatiĝis, Doktoro Holger Habich (FDP, sed ankaŭ subtenita de CDU) gajnis.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Sporto[redakti | redakti fonton]

En 2015 finiĝis la konstruo de nova sporto-parko kie ĉiuj loke ludataj sportaj disciplinoj ĉeestas. Ĝi inkluzivas plurajn teniso-ludkampojn kaj du sportodomojn.

La komunumoparto Rodau posedas ankaŭ ludo-herbejon.

Bergkirche
Aul
Trabfakaj domoj en Scheuergasse

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Esperanta vivo[redakti | redakti fonton]

De la 8-a ĝis la 15-a de aŭgusto 2009, la renkontiĝo Festo organizata de la franca asocio Jefo, kun la helpo de GEJ, okazis en la junulargastejo Carl-Ulrich. Kun subteno de la urbodomo kaj de GEJ tiu FESTO fariĝis granda sukceso. Pluraj esperantistoj proksime ligiĝas al la urbeto: ekzemple nur kilometron pli norde, en Alsbach-Hähnlein, vivas la familio de Thomas Pusch kaj Remi Rudaitytė, kaj kvin kilometrojn pli norde, en Seeheim-Jugenheim, la ekologo Eki Woite.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. TTT-ejo Stadt Zwingenberg Arkivigite je 2015-07-19 per la retarkivo Wayback Machine je la 5-a de majo 2008

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Matthias Markert: Zwingenberg an der Bergstraße und Umland, ISBN 3-932199-00-6
  • Rudolf Kunz: Die Bergstraße: Der Nördliche Teil. Seeheim, Jugenheim, Bickenbach, Alsbach, Hähnlein, Zwingenberg (bildoj)
  • Fritz Kilthau: Mitten unter uns: Zwingenberg an der Bergstraße von 1933 bis 1945, ISBN 3-922781-85-3
  • Karl Wilfried Hamel: Auerbacher Schloß - Feste Urberg - die bedeutendste Burganlage der Obergrafschaft Katzenelnbogen. AAA-Verlag, Bensheim-Auerbach 1997, ISBN 3-9803139-0-5
  • Ludwig März: Zwingenberg (persone eldonita bildo-libro)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]