Zygmunt Rysiewicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zygmunt Rysiewicz
Persona informo
Naskiĝo 5-an de januaro 1911 (1911-01-05)
en Krosno
Morto 14-an de aprilo 1954 (1954-04-14) (43-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo lingvisto
vdr

Zygmunt Rysiewicz (naskiĝis la 5-an de januaro 1911 en Krosno, mortis la 14-an de aprilo 1954 en Varsovio), pola lingvosciencisto kaj hindologo; profesoro de Varsovia Universitato.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Zygmunt Rysiewicz publikigis plurajn laboraĵojn pri barata lingvoscienco kaj la ĝenerala: Un archaisme de l’accentuation védique aŭ Studia językoznawcze (Lingvosciencaj studoj). Li estis ĉefredaktoro kaj kunaŭtoro de Słownik Wyrazów Obcych (Vortaro de Fremdaj Vortoj) (unua eldono 1954).

Diplomito de Lvova Universitato. Laboris kiel adjunkto en Seminario de Hindeŭropa Lingvoscienco. Disĉiplo de Gaertner kaj Jerzy Kuryłowicz. Li laboris en Katedro de la 1-a de junio 1946 ĝis la 1-a de novembro 1947. Post dujaraj studoj en Parizo ĉe Renou, Bloch kaj Emil Benveniste kaj habilitiĝo en Jagelona Universitato translokiĝis en 1949 en Varsovian Universitaton. Mortis tragike.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Enciklopedio de Wydawnictwo Naukowe PWN (Scienca Eldonejo PWN)