Záhony

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stacidomo de Záhony
Záhony
Hungaria urbo • limurbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4625
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 780  (2023) [+]
Loĝdenso 550 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 24′ N, 22° 10′ O (mapo)48.40694444444422.174444444444Koordinatoj: 48° 24′ N, 22° 10′ O (mapo) [+]
Areo 6,87 km² ( 687 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Záhony (Hungario)
Záhony (Hungario)
DEC
Záhony
Záhony
Situo de Záhony

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Záhony [+]
vdr

Záhony [zAhonj] estas urbo en Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en Distrikto Záhony, kies administra centro ĝi estas. La loknomo estas slavdevena, simile al Zágon.

Ponto de Záhony

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Záhony situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Nyíregyháza-Ungvár, sur maldekstra bordo de Tiso, pli precize en kubuto de Tiso. Kontraŭe estas Veľké Trakany, Malé Trakany, Ĉop kaj Solomonovo.

La urbo estas grava fervoja kaj aŭtovoja krucpunkto al pli frua Sovetunio, nun al Ukrainio. La rapidtrajno de Budapeŝto al Moskvo tie trapasas la limon. Ĉar la rusa fervojo havas pli larĝan relspuron, tial funkcias ranĝostacio en la urbo kaj la ĉirkaŭaĵo (Fényeslitke, Komoró, Tuzsér, Eperjeske).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio de la loko estas el la 14-a jarcento. La komunumo servis kiel juĝejo dum jarcentoj. En la 19-a jarcento laboris tie ĉi sega kaj sukera uzino, sed la grava evoluo okazis post malfermo de la fervojlinio kune kun ponto en 1873. Tiu ponto estis detruita dum la dua mondmilito, sed poste rapide rekonstruita.

La urbo originale apartenis al Ung, sed en 1922 ĝi estis aligita al departemento Szabolcs. Záhony urbas ekde 1989. Najbaraj vilaĝoj estas Győröcske, Tiszabezdéd, Zsurk.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Trilanda punkto Záhony-Malé Trakany-Solomonovo[redakti | redakti fonton]

Nova landlimo naskiĝis post 1920 inter la komunumoj Záhony, Malé Trakany kaj Solomonovo. Post la 2-a mondmilito naskiĝis la trilanda punkto. Precipe dum la socialismo la triopo prosperis pro la limpasejoj. Ekde 2008 Hungario kaj Slovakio apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas senĝene trapasebla. Al Hungario estas vojo tra Veľké Trakany, aŭ boate tra Tiso.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]