Amoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amorantaj leono kaj leonino.
Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Amoro (apartigilo).
"Koito" alidirektas ĉi tien. Por akcia kompanio en Japanio, vidu la paĝon Koito-Fabrikado.

Amoro (aŭ koito, kopulo, kopulacio, sekskuniĝo) estas seksuma ago plej ofte pri la enigo kaj puŝado de peniso en vaginon por plezuro aŭ reproduktado.[1] Aliaj formoj de penetra koito inkluzivas anusan seksumadon (enigo en anuson per peniso), buŝa seksumado (enigo en buŝon de peniso aŭ inseksorgano), fingrumado (seksuma enigo de fingroj) kaj la uzo de gadmeso.[2][3] Ĉi tiuj agoj havas fizikan intimon inter du aŭ pli da individuoj kaj homoj ofte faras ilin por fizika aŭ emocia plezuro kaj povas kontribui al ligiĝo inter homoj.[2][4]

Vidpunktoj varias pri la konsisto de koito aŭ alia seksumaj agoj, kio povas influi vidpunktojn pri seksuma sano.[5] Kvankam koito ĝenerale indikas penisan eniron en vaginon kaj la eblecon krei infanon,[6] ĝi ankaŭ ofte indikas eniran buŝan seksumadon kaj penisan eniron en anuson. Ĝi kutime ampleksas seksuman penetron, sed oni povas ankaŭ konsideri masturbadon koito.[7][8] Seksumado povas signifi ian ajn formon de seksuma agado.[5]

Varie lokoj restriktas certajn seksajn agojn, kiel incesto, seksaj agoj kun neplenaĝuloj, prostituado, seksperforto, seksumo kun nehomaj bestoj, anusa seksumo, antaŭgeedziĝa kaj ekstergeedziĝa seksumo. Religiaj kredoj ankaŭ influas personajn decidojn pri seksumado, ekzemple decidojn pri virgeco[9][10] aŭ leĝaj kaj politikaj aferoj. Religiaj vidpunktoj pri sekseco varias grave inter malsamaj religioj kaj inter sektoj de la sama religio, kvankam estas oftaj temoj, kiel malpermeso de adulto.

Ĉe la homoj amoro ofte estas ligita al amo, kaj en la plej multaj socioj ekzistas apartaj leĝoj aŭ reguloj pri amorado. Ekzistas kaj la amoro inter homoj de malsamaj seksoj (alisekseme), kaj la amoro inter homoj de la sama sekso (samsekseme).

En Esperanto ekzistas ankaŭ la pli sciencaj esprimoj koito, kopulacio kaj sekskuniĝo, la pli neformala seksumo kaj la pli vulgara fiko.

Fakte amoro povas esti en 5 kazoj:

  1. Homo kontentigas sin mem per propra mano, ekzemple knabo onanas per mano penison, knabino masturbas per mano piĉo. Tio estas tute natura afero por multaj geknaboj junece.
  2. Viro koitas kun virino estas tute natura afero ama, seskeca por tiuj du amu unu la alian, ankaŭ tiel ili produktas infanojn. Sed kiam 2, 3 viroj seksumadas samtempe kun 1 ino, aŭ male, 1 viro seksumadas kun 2, 3 virinoj (penise, buŝe, mane) tio estas jam am-uzo.
  3. Ino "koitas" kun ino.
  4. Viro koitas kun viro
  5. Homo koitas kun besto: ekzemple, viro kun ŝafino, virino kun virhundo.

Koito[redakti | redakti fonton]

Koito estas teknika vorto por la plej mekanika parto de seksumado ĉe homo [11]. Koito okazas inter du individuoj de malsamaj seksoj kaj konsistas en la penetrado de la peniso de la viro en la vaginon de la ino. Kompleta koito finiĝis post la ejakulado de spermo en la vagino (kaj ofte okazas orgasmo ankaŭ je la virino).

Koito donas okazon por du korpaj konsekvencoj, gravediĝoj kaj seksaj malsanoj (aidoso, gonoreo, sifiliso, ktp). La kondomo povas malhelpi ambaŭ ĉi tiujn konsekvencojn, sed ĝi ne estas garantio. Aliaj kontraŭgravediĝaj sistemoj (ekzemple, la postkoita pilolo) povas malhelpi gravediĝon sed ne preventas infektiĝon per virusoj nek bakterioj.

Kontraŭ komuna mito, la metodo de interrompita koito, kiam la viro eltiras la penison antaŭ ejakulado, ne preventas gravediĝon! Ofte, spermoj estas en la klara likvo, kio lubrikas la penison je la komenco de koitado.

Ĉe bestoj oni parolas pri kopulacio kaj nur malofte, erare, pri koito, kiam la bestoj kopulacias penise.

Beletro[redakti | redakti fonton]

(eo) Johan Balano, Ĉu ŝi moru tra-fike?, originala verko en Esperanto, eld. Stafeto, Antverpeno - La Laguna,1982, ISBN 90 6336 027 4?. La aŭtoro avertis enkonduke ke opinioj kaj sentoj pri sekseco kaj pri la demando, kion oni nomu obscena, ege diferencas de unu popolo al alia.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sexual intercourse most commonly means penile–vaginal penetration for sexual pleasure or sexual reproduction; dictionary sources state that it especially means this, and scholarly sources over the years agree. See, for example;
  2. 2,0 2,1 Sexual Intercourse. Discovery.com. Arkivita el la originalo je August 22, 2008. Alirita January 12, 2008.
  3. Sexual Intercourse. Discovery.com. Arkivita el la originalo je August 22, 2008. Alirita January 12, 2008.
  4. (2009) Discovering Biological Psychology. Cengage Learning, p. 308–310. ISBN 978-0-547-17779-3.
  5. 5,0 5,1 Defining sexual health: Report of a technical consultation on sexual health. World Health Organization (January 2002). Alirita September 5, 2012. “In English, the term 'sex' is often used to mean 'sexual activity' and can cover a range of behaviours. Other languages and cultures use different terms, with slightly different meanings.”.
  6. Sexual intercourse most commonly means penile–vaginal penetration for sexual pleasure or sexual reproduction; dictionary sources state that it especially means this, and scholarly sources over the years agree. See, for example;
  7. Sexual Intercourse. Discovery.com. Arkivita el la originalo je August 22, 2008. Alirita January 12, 2008.
  8. (2008) The Encyclopedia of Mental Health. Infobase Publishing. ISBN 978-0-8160-6454-0.
  9. See page 11 onwards and pages 47–49 for views on what constitutes virginity loss and therefore sexual intercourse or other sexual activity; source discusses how gay and lesbian individuals define virginity loss, and how the majority of researchers and heterosexuals define virginity loss/"technical virginity" by whether a person has engaged in penile–vaginal sex. (2005) Virginity Lost: An Intimate Portrait of First Sexual Experiences. NYU Press, p. 295 es. ISBN 978-0-8147-1652-6.
  10. (2010) The Marriage and Family Experience: Intimate Relationship in a Changing Society. Cengage Learning. ISBN 978-0-534-62425-5. “Most people agree that we maintain virginity as long as we refrain from sexual (vaginal) intercourse. But occasionally we hear people speak of 'technical virginity' [...] Data indicate that 'a very significant proportion of teens ha[ve] had experience with oral sex, even if they haven't had sexual intercourse, and may think of themselves as virgins' [...] Other research, especially research looking into virginity loss, reports that 35% of virgins, defined as people who have never engaged in vaginal intercourse, have nonetheless engaged in one or more other forms of heterosexual sexual activity (e.g., oral sex, anal sex, or mutual masturbation).”.
  11. Plena Ilustrita Vortaro

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]