Anatomio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unu el la grandaj, detalaj ilustracioj en la verko de Andreo Vesalio nome De humani corporis fabrica, el la 16a jarcento, markante la renaskiĝon de anatomio.

Anatomio aŭ korposcienco estas la subfako de biologio, kiu studas la strukturon kaj organizadon de vivantaj korpoj, nome organismoj, kaj de ties partoj (sistemoj, membroj, organoj, histoj k.t.p.).[1] Ĉefaj subfakoj de anatomio estas kompara anatomio kaj homa anatomio.

Anatomio estas ege ligita al embriologio, kompara anatomio, evoluisma biologio, kaj filogenetiko,[2] ĉar tiuj estas la procezoj per kiuj anatomio estas generata je tujaj (embriologio) kaj longaj (evolucio) temposkaloj. Homa anatomio estas unu el la bazaj esencaj sciencoj de medicino.[3]

La fako anatomio estas dividata en makroskopa kaj mikroskopa anatomioj. Makroskopa anatomio estas la ekzameno de la korpopartoj de animalo uzante senhelpan vidkapablon. Tiu inkludas ankaŭ la branĉon de supraĵa anatomio. Mikroskopa anatomio uzas ankaŭ optikajn instrumentojn en la studo de histoj de variaj strukturoj, konata kiel histologio, kaj ankaŭ en la studo de ĉeloj.

La historio de anatomio estas karakterizata de progresa kompreno de la funkcioj de la organoj kaj strukturoj de la homa korpo. Metodoj estis rimarkinde plibonigataj, antaŭenirante el la ekzamenigo de animaloj pere de dissekco de kadavroj al medicina bildigo pere de teknikoj kiaj Ikso-radioj, ultrasonoj, kaj magneta resonanca bildigo en la 20a jarcento (vidu artikolojn pri Radiografio kaj Sonografio).

Anatomio kaj fiziologio, kiuj studas (respektive) la strukturon kaj funkcion de organismoj kaj ties partoj, faras naturan paro de rilataj fakoj, kaj ili estas ofte studataj kune.

Difino[redakti | redakti fonton]

Homo komparata al elefanto frame. Benjamin Waterhouse Hawkins, 1860.

Derivite el la greka ἀνατέμνω anatemnō "mi fortranĉas" el ἀνά ana "super", kaj τέμνω temnō "mi tranĉas",[4] anatomio estas la scienca studo de la strukturo de organismoj kiaj ties sistemoj, organoj kaj histoj. Ĝi inkludas la aspekton kaj situacion de variaj partoj, la materialoj el kiuj ili estas komponitaj, ties lokoj kaj ties rilatoj kun aliaj partoj. Anatomio estas tre distinga el fiziologio kaj biokemio, kiuj traktas respektive kun la funkcioj de tiuj partoj kaj kun la koncernaj kemiaj procezoj. Por ekzemplo, anatomiisto okupiĝas pri la formo, grando, sinteno, strukturo, sangohaviĝo kaj nervofunkciado de organo kia la hepato; dum fiziologo estas interesata en la produktado de galo, la rolo de la hepato en manĝado kaj la regulado de korpaj funkcioj.[5]

La fako anatomio povas esti subdividata en nombraj branĉoj kiaj makroskopa kaj mikroskopa anatomioj.[6] Makroskopa anatomio estas la studo de strukturoj sufiĉe grandaj por esti vidataj pere de nuda okulo, kaj ĝi inkludas ankaŭ supraĵan aŭ surfacan anatomion, nome studo pere de rigardo al la eksteraj trajtoj de la korpo. Mikroskopa anatomio estas la studo de strukturoj je mikroskopa skalo, kiaj histologio (nome studo de histoj), kaj embriologio (nome studo de organismo en sia nematura kondiĉo).[2]

Dissekcia korpo, sur tablo, pentraĵo de Charles Landseer.

Anatomio povas esti studita uzante kaj invadajn kaj ne-invadajn metodojn kun la celo akiri informaron pri la strukturo kaj organizado de organoj kaj sistemoj.[2] Uzataj metodoj estas dissekco, en kiu korpo estas malfermita kaj ties organoj studataj, kaj endoskopio, en kiu filmokamerao - ekipita instrumento estas enmetita tra malgranda tranĉaĵeto en la korpomuro kaj uzata por esploradi la internajn organojn kaj aliajn strukturojn. Angiografio uzante Ikso-radiojnmagnetresonanca angiografio estas metodoj por rigardi sangotubojn.[7][8][9][10]

La termino "anatomio" estas ofte uzata por referenci al la homa anatomio. Tamen, esence la samaj strukturoj kaj histoj troviĝas tra la tuta resto de la animala regno kaj tiele la termino inkludas ankaŭ la anatomion de aliaj animaloj. Ankaŭ la termino zootomio estas foje uzata por specife aludi al animaloj. La strukturo kaj histoj de plantoj male estas de malsimila naturo kaj tiele ili estas studataj en planta anatomio.[5]

Historio de anatomio[redakti | redakti fonton]

Antikva anatomio[redakti | redakti fonton]

Frua bildo de anatomia trovoj.

En 1600 a.K., la Papiruso Edwin Smith, nome Antikvegipta medicina teksto, priskribis la koron, ties ujojn, la hepaton, la lienon, la renojn, la hipotalamon, la uteron kaj la vezikon, kaj montris la sangotubojn diverĝantaj el la koro. La Papiruso Ebers (ĉ. 1550 a.K.) montras "traktaĵon prikoran", kun la tuboj portantaj ĉiujn sangajn fluaĵojn al aŭ el ĉiu membro de la korpo.[11]

Antikvgrekaj anatomio kaj fiziologio spertis grandajn ŝanĝojn kaj progresojn laŭlonge de la komenco de la mezepoka mondo. En tiu epoko, tiu medicina praktiko etendiĝis pro kontinua disvolviga kompreno de la funkcioj de organoj kaj structuroj de la korpo. Estis faritaj fenomenaj anatomiaj observoj de la homa korpo, kio certe kontribuis al la kompreno de la funkciado de la cerbo, de okuloj, de hepato, reproduktaj organoj kaj de la nerva sistemo.

La Helenisma urbo Aleksandrio estis la mejloŝtono por la grekaj anatomio kaj fiziologio. Aleksandrio ne nur estis hejmo de la plej granda biblioteko por medicina aferoj kaj libroj de la liberalaj artoj en la mondo dum la epoko de la grekoj, sed ĝi estis hejmo ankaŭ de multaj medicinaj praktikantoj kaj filozofoj. Granda patronado de artoj kaj sciencoj fare de Ptolemeaj regantoj helpis plialtigi Aleksandrion rivaligante la kulturajn kaj sciencajn atingojn de aliaj grekaj ŝtatoj.[12]

Prianatomia budhisma pentraĵo, parto de La Blua Berilo de Desi Sangye Gyatso, el la 17a jarcento.

Kelkaj el la plej rimarkindaj antaŭeniroj en fruaj anatomio kaj fiziologio okazis en la Helenisma Aleksandrio.[12] Du el la plej famaj anatomiistoj kaj fiziologoj de la tria jarcento estis Herofilo kaj Erasistrato. Tiuj du kuracistoj helpis la pioniran homan dissekcon por medicina esplorado. Ili ankaŭ enkondukis la praktikon de dissekco (ĉu vivisekcio?) sur korpoj de kondamnitaj krimuloj, kio estis konsiderita tabuo ĝis la Renesanco – Herofilo estis agnoskita kiel la unua persono kiu faris sistemajn dissekcojn.[13] Herofilo iĝis konata pro siaj anatomiaj verkoj kiuj faris impresajn kontribuojn al multaj branĉoj de anatomio kaj al multaj aliaj aspektoj de medicino.[14] Kelkaj el la verkoj inkludis klasigon de la sistemo de pulso, la malkovron ke homaj arterioj havas pli dikajn murojn ol vejnojn, kaj ke aŭrikloj estas partoj de koro. La kono de la homa korpo ĉe Herofilo havigis ŝlosilan rezulton en la kompreno de la cerbo, okuloj, hepato, reproduktaj organoj kaj nerva sistemo, kaj por la karakterigo de la irado de malsano.[15] Erasistrato akurate priskribis la strukturon de la cerbo, inkluda la kavaĵojn kaj membranoj, kaj faris distingon inter la cerbo kaj la cerebelo.[16] Dum sia studado en Aleksandrio, Erasistrato partikulare dediĉis sin al studoj de la cirkula kaj nerva sistemoj. Li kapablis distingi la sensajn kaj movigajn nervojn en la homa korpo kaj kredis, ke la aero eniras en la pulmoj kaj la koro, kaj estas poste portita tra la korpo. Lia distingo inter la arterioj kaj vejnoj – arterioj portantaj aeron tra la korpo, dum vejnoj portantaj sangon el la koro estis granda anatomia malkovro. Erasistrato estis responsa ankaŭ pri la nomigo kaj priskribo de la funkcio de la epigloto kaj de la valvoj de la koro, inklude la trikuspidon.[17] Dum la tria jarcento, la grekaj kuracistoj kapablis diferencigi nervojn disde sangotuboj kaj tendenoj [18] kaj konstati, ke la nervoj transportas neŭrajn impulsojn.[12] Estis Herofilo kiu konstatis, ke damaĝi la movigajn nervojn okazigas paralizon.[19] Herofilo nomis la meningojn kaj ventriklojn en la cerbo, notis la dividon inter cerebelo kaj cerbo kaj rekonis, ke la cerbo estas la "sidejo de intelekto" kaj ne "refreŝiga ĉambro" kiel proponis Aristotelo.[20] Oni supozas ankaŭ, ke Herofilo priskribis la optikajn, okulmovigajn nervojn, kaj la movodividon de la trigeminaj, vizaĝaj, vestiblokoĥlearaj kaj hipoglosaj nervoj.[21]

Anatomia bildo de la 13a jarcento.

Grandaj trovoj estis faritaj dum la tria jarcento pri kaj la digesta kaj la reprodukta sistemoj. Herofilo kapablos malkovri kaj priskribi ne nur la salivajn glandojn, sed ankaŭ la malgrandan inteston kaj la hepaton.[21] Li montris, ke la utero estas trua organo kaj priskribis la ovariojn kaj la uterajn tubojn. Li konstatis, ke la spermatozooj estas produktitaj de la testikoj kaj estis la unua en okcidento kiu identigis la prostatan glandon.[21]

La anatomio de muskoloj kaj skeleto estis priskribita en la Hipokrataj verkoj, antikvgreka medicina verko verkita de nekonataj aŭtoroj.[22] Aristotelo priskribis la anatomion de vertebruloj baze sur animala dissekco. Praksagoro identigis la diferencon inter arterioj kaj vejnoj. Sed estis ĉefe en la 4a jarcento a.K., kiam ja Herofilo kaj Erasistrato produktis pli akuratajn anatomiajn priskribojn baze sur dissekco de krimuloj en Aleksandrio dum la Ptolemea dinastio.[23][24]

En la 2a jarcento, Galeno el Pergamo, nome anatomiisto, kuracisto, verkisto kaj filozofo,[25] verkis la finfinan kaj tre influan anatomian traktaĵon de la antikvaj epokoj.[26] Li kompilis la ekzistintan sciaron kaj studis anatomion pere de dissekco de animaloj.[25] Li estis unu el la unuaj eksperimentemaj fiziologoj kiuj laboris pere de vivisekciaj eksperimentoj kun animaloj.[27] La desegnoj de Galeno, bazitaj ĉefe sur hunda anatomio, iĝis efektive la nura anatomia lernolibro por la venonta jarmilo.[28] Lia verko tamen estis konata de la renesancaj doktoroj nur tra la medicino de la Islama Orepoko ĝis ĝi estis tradukita el la greka iom antaŭ la 15a jarcento.[28]

Klasika anatomio[redakti | redakti fonton]

Mondino de Luzzi, Anathomia, 1541.
Anatomia studo de brako, de Leonardo da Vinci, (ĉirkaŭ 1510).
Anatomia bildo en la verko de Vesalio Epitomo, 1543.
Michiel Jansz van MiereveltAnatomia leciono de Dro. Willem van der Meer, 1617.

Anatomio disvolviĝis malmulte el klasikaj epokoj ĝis la deksesa jarcento; kiel la historiistino Marie Boas skribis, "Progreso en anatomio antaŭ la deksesa jarcento estis tiom mistere malrapida kiom sia disvolvigo post 1500 estis rimarkinde rapida".[28] Inter 1275 kaj 1326, la anatomiistoj Mondino de Luzzi, Alessandro Achillini kaj Antonio Benivieni en Bolonjo faris la unuajn laŭsistemajn homajn dissekcojn ekde antikvaj tempoj.[29][30][31] La Anatomio de Mondino de 1316 estis la unua lernolibro en la mezepoka remalkovro de homa anatomio. Ĝi priskribas la korpon laŭ la ordo sekvita en la dissekcoj fare de Mondino, startinte per la abdomeno, poste ĉe la torako, poste ĉe la kapo kaj membroj. Ĝi estis la normiga anatomia lernolibro por la venonta jarcento.[28]

Leonardo da Vinci (1452–1519) estis instruita en anatomio fare de Andrea del Verrocchio.[28] Li faris uzadon de sia anatomia sciaro en sia artaĵaro, farante multajn skizojn de skeletaj strukturoj, muskoloj kaj organoj de homoj kaj de aliaj vertebruloj kiujn li estis dissekciintaj.[28][32]

Andreo Vesalio (1514–1564) (latinigita el Andries van Wezel), profesoro de anatomio en la Universitato de Padovo, estas konsiderata la fondinto de la moderna homa anatomio.[33] Origine el Brabanto, Vesalio publikigis la poste influan libron De humani corporis fabrica (nome "la strukturo de la homa korpo"), grandformata libro en sep volumoj, en 1543.[34] Oni supozas, ke la akurataj kaj komplike detalaj bildoj, ofte en alegoriaj pozoj antaŭ italecaj pejzaĝoj, estis faritaj de la artisto Jan van Calcar, nome disĉiplo de Tiziano.[35]

En Anglio, anatomio estis la temo de la unuaj publikaj prelegoj faritaj en ajna scienco; tiuj estis faritaj de la barbirkirurgoj de la 16a jarcento, kunigitaj en 1583 de la Lumleiaj prelegoj pri kirurgio en la Reĝa Altlernejo de Kuracistoj.[36]

La postklasika anatomio kaj aŭtopsio, aŭ kadavro-dissekco, ektraktiĝis ene de la kristana komunumo, precipe en tiu katolika, kaj plispecife en Italio. La naskiĝa akto de la moderna anatomio troviĝas en la Anathomia Mundini de Mondino Dei Liuzzi, kuracisto aktiva en eklezia universitato en la urbo Bolonjo: estis la jaro 1316, en plena mezepoko, kaj Mondino demonstris koni la skolon de la anatomiisto Galeno, greka kaj pagana, sed ankaŭ ke mem faris grandan paŝon antaŭen kompare kun li. Mondino ne limiĝas, kiel male multaj siaj antaŭuloj kaj kolegoj, ripeti la instruaĵojn de Galeno, same kiel la astronomoj ripetadis la instruaĵojn de Aristotelo kaj Ptolemeo, sed volas vidi per siaj okuloj kaj... dissekcis, studis, priskribis kaj kreis disĉiplojn.

Post Mondino, la unuaj grandaj dissekcistoj estas Hieronimo Manfredi, Gabriele Zerbi, Alessandro Benedetti, ĝis Andreo Vesalio, al kiu estas atribuata la merito de la ĝermiĝo de la nova scienco per sia De humani corporis fabrica de 1543. Vesalio estis flandradevena, sed anatomie dissekcis ĉe la Universitato de Padovo kie li ricevis subvencion el la Venecia Senato por daŭrigi en siaj prianatomiaj studoj. Tiuj dissekcoj preskaŭ samtempe okazis ankaŭ en Romo, skribis klerisma Haller, siavice anatomiisto, (latine itali quidem primi corpora umana dissecuerunt, italoj unuaj ekdissekcis homajn korpojn). Eĉ kelkaj ĉefkuracistoj de la papo praktikis tiun fakon.

La anatomia leciono de D-ro Nicolaes Tulp.

La nova scienco kaj uzo de dissekco en Italio trovis ankaŭ la unuajn normojn kaj regularon de la nova scienco-arto. La eklezio, kiu aprobis kaj profitis de la novaj scioj en la hospitaloj kiujn mem kreis, emanis normojn por malhelpi misuzojn: forigo de kadavroj, komerco de homaj kadavroj, perforta serĉado de kadavroj por ricevi kompenson de la kontentigitaj anatomiistoj. La normoj estis tiom severaj ke ŝajnis ke la dissekco mem de homaj kadavroj estis malpermesita, sed ili celis elimini okazojn de mortigo por komerci. Ke tiu risko ne estis nur antaŭvido oni povas dokumentiĝi legante la aktojn de la proceso kontraŭ la fama skota anatomiisto Robert Knox (1791-1866) kiu estis akuzita kaj procesita pro havigo de pordissekcaj kadavroj ne disdegninte kunlabori kun malbonfaraj murdistoj. Tiukaze temis almenaŭ pri du mortigoj.

Postklasika anatomio[redakti | redakti fonton]

En Usono, medicinaj lernejoj ekformiĝis ĉirkaŭ la fino de la 18a jarcento. Klasoj de anatomio bezonis kontinuan mendadon de kadavroj por dissekcoj kaj tiuj estis malfacile akireblaj. Filadelfio, Baltimore kaj Novjorko estis famaj pro korporabado kiam krimuloj ŝtelis el la tomboj nokte, elprenante ĵus entombigitajn korpojn el iliaj ĉerkoj.[37] Simila problemo ekzistis en Britio kie la postulo de korpoj iĝis tiom granda ke tomborabado kaj eĉ anatomia murdo estis praktikita por akiri kadavrojn.[38] Kelkaj tombejoj tiele estis protektitaj pere de gvatoturoj. La praktiko estis haltigita en Britio pere de la leĝo Anatomy Act de 1832,[39][40] dum en Usono, oni aprobis similan leĝaron post la kuracisto William S. Forbes de la Jefferson Medical College estis kulpigita en 1882 pro "kompliceco kun resurekciistoj en la rabado de tomboj en la Tombejo Lebanon".[41]

La anatomiisto John Struthers (maldekstre, kun cilindra ĉapelo) ĉe la baleno Tay Whale, Dundee, 1884, fotita de George Washington Wilson.

La instruado de anatomio en Britio estis transformita de Sir John Struthers, Regius Profesoro pri Anatomio en la Universitato de Aberdeen el 1863 al 1889. Li estis responsa pri la formado de la sistemo de tri jaroj de "antaŭ-klinika" akademia instruado en la sciencoj kiuj helpas medicinon, kiel speciale anatomio. Tiu sistemo daŭris ĝis la reformo de medicina trejnado en 1993 kaj 2003. Krom instruado, li kolektis multajn vertebrulajn skeletojn por sia muzeo de kompara anatomio, publikigis ĉirkaŭ 70 esplorajn artikolojn, kaj famiĝis pro sia publika dissekco de ĝiba baleno nome Tay Whale.[42][43] El 1822 la Reĝa Kolegio de Kirurgoj reguligis la instruadon de anatomio en medicinaj altlernejoj.[44] Medicinaj muzeoj havigis ekzemploj en kompara anatomio, kaj tiuj estis ofte uzitaj en instruado.[45] Ignaz Semmelweis esploris pri la puerpera febro kaj li malkovris kiel ĝi estas okazigita. Li rimarkis, ke tiu ofta fatala febro okazis pli ofte ĉe patrinoj ekzamenitaj de medicinaj studentoj ol ĉe tiuj ekzamenitaj de akuŝistinoj. La studentoj iris el la dissekcejo al la hospitalo kaj tie ili ekzamenis naskantajn virinojn. Semmelweis montris, ke kiam la trejnatoj lavis siajn manojn en ĥlorinita limedsuko antaŭ ĉiu klinika ekzamenado, la proporcio de puerpera febro inter patrinoj klare malpliiĝis.[46]

Elektrona mikroskopo el 1973.

Antaŭ la moderna medicina epoko, la ĉefaj rimedoj por studi la internajn strukturojn de la korpo estis dissekco de mortintoj kaj inspektado, palpado kaj aŭskultumado de la korpaj reagoj kaj funkcioj de vivantoj. Estis je la alveno de mikroskopio kiam oni malfermiĝis al la kompreno de la konstruaĵaj blokoj kiuj konstituas la histojn de vivuloj. Teknikaj progresoj en la disvolvigo de akromataj lensoj pliigis la solvan povon de la mikroskopo kaj ĉirkaŭ 1839, Matthias Jakob Schleiden kaj Theodor Schwann identigis, ke la ĉeloj estis la fundamenta unuo de organizado de ĉiuj vivantaj estaĵoj. Studo de malgrandaj strukturoj tra kiuj pasas la lumradioj kaj la mikrotomo estis inventita por havigi sufiĉe fajnajn tranĉaĵojn de histo ekzamenotajn. Farboteknikoj uzantaj artefaritajn tinkturojn estis establitaj por helpi distingi inter diferencaj tipoj de histoj. Progresoj en la fakoj de histologio kaj citologio komencis fine de la 19a jarcento[47] kun progresoj en kirurgiaj teknikoj kiuj ebligis la sendoloran kaj sekuran forigon de biopsiaj specimenoj. La invento de la elektrona mikroskopo alportis grandan antaŭeniron en difinkapabla povo kaj ebligis esploradon en la ultrastrukturo de ĉeloj kaj de la organetoj kaj de aliaj strukturoj ene de ili. Ĉirkaŭ la sama epoko, en la 1950-aj jaroj, la uzado de difrakto per ikso-radioj por studi la kristalajn strukturojn de proteinoj, la nukleajn acidojn kaj aliajn biologiajn molekulojn starigis novan fakon nome la molekula anatomio.[47]

Ilustraĵo el Acta Eruditorum, 1691.

Same gravaj progresoj okazis pro ne-invadaj teknikoj por ekzameni la internajn strukturojn de la korpo. Ikso-radioj povas esti pasitaj tra la korpo kaj uzataj en medicina radiografio kaj fluoroskopio por diferencigi internajn strukturojn kiuj varias laŭ diversaj gradoj de netravidebleco. Magneta resonanca bildigo, Komputila tomografio, kaj ultrasonografio ebligis la ekzamenadon de internaj strukturoj per senprecedenca detalaro al gradoj ege for el la imagopovo de antaŭaj generacioj.[48]

Anatomiaj sistemoj[redakti | redakti fonton]

La spira sistemo konsistas el la korpaj "aerovojoj", la pulmoj kaj la spiraj muskoloj, kiuj helpas en- kaj elspiri la aeron

Rilataj konceptoj[redakti | redakti fonton]

Kompara anatomio estas la studo de similaĵoj kaj diferencoj en la anatomio de diferencaj specioj. Ĝi estas tre rilata al la evolua biologio kaj al la filogenetiko (evoluo de specioj). Kompara anatomio dumlonge servis kiel pruvaro por evoluo; ĝi indikas ke variaj organismoj kunhavas komunan praulon. Ankaŭ, ĝi helpas sciencistojn al klasigo de organismoj baze sur similaj karakteroj de ties anatomiaj strukturoj.

Terminaro[redakti | redakti fonton]

Eble la plej klasika verko kiu klopodis sistemigi la anatomian vortotrezoron estas la kvarlingva (latina, franca, angla, Esperanto) "Anatomia vortaro" de la Medicina Esperantista Grupo, prezidata de Ch. Bouchard.[49] La verko estas organizita ebn du partoj, nome laŭtema kaj laŭ alfabeta ordo. La unua estas ordigita en la latina kiel scienca lingva referenco. Laŭ la unua ordo jen sube kelkaj konceptoj, el kiuj kelkaj montras literumadon jam ne tiom uzatan. Oni ne montras partojn de organoj:

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Merriam Webster Dictionary
  2. 2,0 2,1 2,2 Introduction page, "Anatomy of the Human Body". Henry Gray. 20a eldono. 1918. Arkivita el la originalo je 16-a de marto 2007. Alirita 19a de Marto 2007.
  3. Arráez-Aybar et al. (2010). Relevance of human anatomy in daily clinical practice. Annals of Anatomy-Anatomischer Anzeiger, 192(6), 341–348.
  4. O.D.E. 2a eldono 2005
  5. 5,0 5,1 Bozman, E. F. (eld.). (1967) Everyman's Encyclopedia: Anatomy. J. M. Dent & Sons.
  6. Anatomy. The Free Dictionary. Farlex (2007). Alirita 8a de Julio 2013.
  7. (1993) “Use of Angiography to Outline the Cardiovascular Anatomy of the Sand Crab Portunus pelagicus Linnaeus”, Journal of Crustacean Biology 13 (4), p. 627–637. doi:10.1163/193724093x00192. 
  8. (1999) “Characterization of the Renal Portal System of the Common Green Iguana (Iguana iguana) by Digital Subtraction Imaging”, Journal of Zoo and Wildlife Medicine 30 (2), p. 235–241. 
  9. Magnetic Resonance Angiography (MRA). Johns Hopkins Medicine.
  10. Angiography. National Health Service. Alirita 29a de Aprilo 2014.
  11. Porter, R.. (1997) The Greatest Benefit to Mankind: A Medical History of Humanity from Antiquity to the Present. Harper Collins, p. 49–50. ISBN 0-00-215173-1.
  12. 12,0 12,1 12,2 (December 1988) “Anatomy in Alexandria in the Third Century B.C”, The British Journal for the History of Science 21 (4), p. 455–488. doi:10.1017/s000708740002536x. 
  13. (2010) “Greek Anatomists Herophilus: The Father of Anatomy”, Anatomy and Cell Biology 43 (3), p. 280–283. doi:10.5115/acb.2010.43.4.280. 
  14. (1992) “The Discovery of the Body: Human Dissection and Its Cultural Contexts in Ancient Greece”, The Yale Journal of Biology and Medicine 65 (3), p. 223–241. 
  15. (2010) “Greek Anatomist Herophilus: The Father of Anatomy”, Anatomy & Cell Biology 43 (3), p. 280–283. doi:10.5115/acb.2010.43.4.280. 
  16. Erasistratus Biography (304B.C-250B.C). faqs.org. Alirita 25a de Novembro 2015.
  17. Erasistratus of Ceos: Greek Physician. The Encyclopedia of Britannica. Alirita 25a de Novembro 2015.
  18. (1a de Septembro 1998) “Herophilus of Alexandria (325-255 B.C.) The Father of Anatomy”, Spine 23 (17), p. 1904–1914. doi:10.1097/00007632-199809010-00022. 
  19. (2010) “Greek Anatomist Herophilus: The Father of Anatomy”, Anatomy & Cell Biology 43 (3), p. 280–283. doi:10.5115/acb.2010.43.4.280. 
  20. (1999) “Herophilus, Ersasistratus, and the birth of neuroscience”, The Lancet 354 (9191), p. 1719–1720. doi:10.1016/S0140-6736(99)02081-4. Alirita 25a de Novembro, 2015.. 
  21. 21,0 21,1 21,2 Von Staden, Heinrich. (Oktobro 2007) Herophilus: The Art of Medicine in Early Alexandria. Cambridge University Press. ISBN 9780521041782.
  22. Gillispie, Charles Coulston. (1972) Dictionary of Scientific Biography VI. Nov-Jorko: Charles Scribner's Sons, p. 419–427.
  23. Lang, Philippa. (2013) Medicine and Society in Ptolemaic Egypt. Brill NV, p. 256. ISBN 9004218580.
  24. "Alexandrian Medicine" Arkivigite je 2017-02-20 per la retarkivo Wayback Machine. Antiqua Medicina – from Homer to Vesalius. University of Virginia.
  25. 25,0 25,1 “Encyclopædia Britannica 2006 Ultimate Reference Suite DVD”, '.
  26. (1975) “Antileptospiral activity in lower-vertebrate sera”, Infect. Immun. 12 (6), p. 1386–91. 
  27. Brock, Arthur John (tradukisto) Galen. On the Natural Faculties. Edinburgh, 1916. Introduction, paĝo xxxiii.
  28. 28,0 28,1 28,2 28,3 28,4 28,5 Boas, Marie. (1970) The Scientific Renaissance 1450–1630. Fontana, p. 120–143. pp. 120–121.
  29. Zimmerman, Leo M.. (1a de Aŭgusto 1993) Great Ideas in the History of Surgery. Norman. ISBN 978-0-930405-53-3.
  30. Crombie, Alistair Cameron. (1959) The History of Science From Augustine to Galileo. Courier Dover Publications. ISBN 978-0-486-28850-5.
  31. Thorndike, Lynn. (1958) A History of Magic and Experimental Science: Fourteenth and fifteenth centuries. Columbia University Press. ISBN 978-0-231-08797-1.
  32. Mason, Stephen F.. (1962) A History of the Sciences. Nov-Jorko: Collier, p. 550.
  33. Warwick honorary professor explores new material from founder of modern human anatomy. Press release. University of Warwick. Alirita 8a de Julio 2013.
  34. Vesalius, Andreas. De humani corporis fabrica libri septem. Basileae [Basel]: Ex officina Joannis Oporini, 1543.
  35. O'Malley, C.D. Andreas Vesalius of Brussels, 1514–1564. Berkeley: University of California Press, 1964.
  36. Boas, Marie. (1970) The Scientific Renaissance 1450–1630. Fontana.
  37. Sappol, Michael. (2002) A traffic of dead bodies: anatomy and embodied social identity in nineteenth-century America. Princeton, N.J.: Princeton University Press. ISBN 0-691-05925-X.
  38. Rosner, Lisa. 2010. The Anatomy Murders. Being the True and Spectacular History of Edinburgh's Notorious Burke and Hare and of the Man of Science Who Abetted Them in the Commission of Their Most Heinous Crimes. University of Pennsylvania Press
  39. Richardson, Ruth. (1989) Death, Dissection, and the Destitute. Penguin. ISBN 978-0-14-022862-5.
  40. Johnson, D.R.. Introductory Anatomy. University of Leeds. Arkivita el la originalo je 2008-11-04. Alirita 25a de Junio 2013.
  41. Reproduction of Portrait of Professor William S. Forbes. Jefferson: Eakins Gallery. Arkivita el la originalo je 16a de Oktobro 2013. Alirita 14a de Oktobro 2013. Arkivigite je 2013-10-16 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-16. Alirita 2018-11-03.
  42. (2007) “Nineteenth century medical education for tomorrow's doctors”, Scottish Medical Journal 52 (1), p. 45–49. doi:10.1258/rsmsmj.52.1.45. 
  43. (2004) “Sir John Struthers MD FRCS Edin LLD Glasg: Anatomist, zoologist and pioneer in medical education”, The Surgeon : Journal of the Royal Colleges of Surgeons of Edinburgh and Ireland 2 (6), p. 347–351. doi:10.1016/s1479-666x(04)80035-0. 
  44. McLachlan, J. & Patten, D. 2006. Anatomy teaching: ghosts of the past, present and future. Medical Education, 40(3), p. 243–53.
  45. Reinarz, J. 2005. The age of museum medicine: The rise and fall of the medical museum at Birmingham's School of Medicine. Social History of Medicine, 18(3), p. 419–37.
  46. Ignaz Philipp Semmelweis. Encyclopædia Britannica. Alirita 15a de Oktobro 2013.
  47. 47,0 47,1 Microscopic anatomy. Encyclopædia Britannica. Alirita 14a de Oktobro 2013.
  48. Anatomical Imaging. McGraw Hill Higher Education (1998). Alirita 25a de Junio 2013.
  49. Medicina Esperantista Grupo, prezidata de Ch. Bouchard. "Anatomia vortaro", Hachette, 1906. Bouchard. 76 pp.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Giovanna Ferrari, Fra medicina e chirurgia: la rinascita dell’anatomia e la dissezione come spettacolo, in AA.VV. Il Rinascimento italiano e l’Eŭropa : le scienze, Angelo Colla, 2008, vol. V.
  • Mirko Grmek (a cura di), Storie del pensiero medico occidentale, Laterza, 1996, vol, I, pp. 294-295.
  • Giorgio Cosmacini, La religiosità della medicina, Laterza,2007.
  • Andrea Carlino, La fabbrica del corpo: libri e dissezione nel Rinascimento, Einadi, 1994, cap. III.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Medicina Esperantista Grupo, prezidata de Ch. Bouchard. "Anatomia vortaro", Hachette, 1906. Bouchard. 76 pp.

Alilingve[redakti | redakti fonton]