Arumacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arumacoj
Floro de Xanthosoma roseum
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: unukotiledonoj Liliopsida
Ordo: alismaloj Alismatales
Familio: arumacoj Araceae
Juss. [1]
arumo Arum
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustracja
obrazki plamiste

La arumacoj[2] (latine Araceae) estas planta familio el angiospermoj (unukotiledonoj). Tiu familio apartenas al la ordo alismaloj (Alismatales). Ĝi enhavas preskaŭ 120 genrojn kaj ĉirkaŭ 3360 speciojn[1],[3].

La familio nomiĝas laŭ sia tipa genro arumo[2] (latine Arum), kies nekutima esperantigo estis kreita por ne konflikti kun la radiko "ar/o"[4].

La arumacoj estas unukotiledonaj, moltigaj plurjaraj plantoj. Ilin karakterizas densa bastonforma floraro (spadiko), kiu interne havas karnecan tigon. Ĉe aŭ ĉirkaŭ la spadiko ofte estas unu modifita folio (ŝirmfolio, brakteo; ĉe arumacoj nomata ankaŭ spato), kiu povas esti brilkolora kaj tiel laŭ sia funkcio simili al petalo. La familio havas ĉ. 100 genrojn kaj 3700 speciojn, plej multe en la tropikaj regionoj de Ameriko. Pluraj specioj estas ornamaj plantoj, ekz. anturioj (Anthurium) kaj difenbakioj (Diffenbachia). Unu specio (taro, Colocasia esculenta) donas manĝeblajn tuberojn kaj estas vaste kulturata en tropikaj landoj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (2 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[5]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.

Kelkaj gravaj genroj:

  • Akoroj (genro Acorus) havas klingoformajn foliojn kaj horizontalan rizomon kaj kreskas ĉe bordoj de lagoj kaj riveroj en mezvarmaj regionoj
    • Kalam-akoro (Acorus calamus) estas kuracplanto el Orienta Hindio, veninta ankaŭ al Mez-Eŭropo
  • Arumo estas staŭdo (de la genro Arum) kun tuberforma rizomo kaj sagformaj folioj kaj kun floroj en spiko havanta karnecan akson, kiu ĉela bazo de la spiko portas pli-malpli okulfrapan spaton
    • Makula arumo (Arum maculatum): ties infloresko estas kaptilo por la polenantaj muŝoj; la returniĝantaj, rigidaj haroj malrigidiĝas nur post la polenado. La folio similas al sagopinto.
  • Monstero (Monstera deliciosa) estas ornamplanto kun segmentumitaj, grandaj folioj, ĝi parencas al la genro filodendro (Philodendron)
  • Kadavrofloro Amorphophallus titanum

Oftaj ĉambroplantoj estas specioj de difenbakio (Dieffenbachia). Post la jaro 1990 populariĝis zamiokulko (Zamioculcas zamiifolia).

Taro (alinome manĝebla kolokazio, Colocasia esculentaC. antiquorum) estas moltiga, tubera legomplanto. Ties rizomo manĝeblas kuirite kaj estas muelebla al faruno.

La rizomoj kaj ŝosoj de unu specio de ksantosomo Xanthosoma sagittifolium manĝeblas kuiritaj.

vidu alian familion de la araloj: lemnacoj (genro: lemno)

Galerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]