Blazono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Blazono estas la tuto de la simbolaj signoj, kiuj distingas homonjuran personon, ekzemple familion, ŝtaton, urbon, korporacion. Ofte uzata en la malpli vasta signifo blazon-ŝildo, tabulo kun la pentritaj signoj.

En multaj landoj multaj disdividaĵoj - regionoj, provincoj, urboj, distriktoj, komunumoj - havas siajn blazonojn. Ĉi tio entute estas grandega aro da signoj, tamen la loĝantoj ofte ne scias la signojn aŭ eĉ ne konjektas pri ilia ekzisto.

Laŭ Francisko Azorín blazono estas Insigno de ŝtato, regno, urbo, gildo aŭ nobela familio.[1] Kaj li indikas etimologion el greka blasen (trumpeti, famigi). Krome li indikas rilatajn terminojn kiaj blazonarto, blazonŝildo, blazonornamo, blazonlibro kaj blazonscienco.[2]

Ekzemploj de blazonoj:

Blazonoj troveblas en arkivoj, dokumentoj ktp. Pri germanaj blazonoj ekzemple vidu artikolon pri Blazonaro de Scheibler.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 35.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]