Bubo (genro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bubo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gufoj
Granda kornostrigo
Granda kornostrigo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Strigoformaj Strigiformes
Familio: Strigedoj Strigidae
Bubo
Duméril, 1806
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La gufoj, kornostrigoj (Ameriko) aŭ aglostrigoj (Eŭrazio) estas la birdoj de la genro Bubo, kiu enhavas pli da 20 specioj de tipaj strigoj, kiuj troviĝas en multaj partoj de la mondo. Kornostrigoj estas inter la plej grandaj strigoj. Ili estas grandaj birdoj ene de la familio de Strigedoj kaj havas brilajn kaj grandajn okulojn kaj montras kornoplumojn aŭ orelplumojn.

La specioj en taksonomia ordo estas la jenaj:

Ĵusaj analizoj de datumoj pri DNA (Olsen et al. 2002) sugestas decidon konsideri la specion de la Neĝostrigo ("Nyctea" scandiaca) kiel speciala gufo kaj movebla en genron Bubo:

Simile, la kvar fiŝgufoj iame en la genro Ketupa estis provizore translokigitaj ankaŭ al genro Bubo:

Tamen, la datumoj de Olsen et al. (2002) sugestas, ke la genro monofiletika, nome Scotopeliafiŝkaptostrigoj ankaŭ necesus esti inkluditaj en Bubo:

Aliflanke, la genro nuntempe iĝas tro granda kaj misdifinita. Alia eblo, agnoski, ke la genro Bubo en la ekspandita senso aspektas konsistiĝi el 2 kladoj, signifus unuigi la fiŝ- kaj fiŝkaptostrigojn en Ketupa kaj ankaŭ movi kelkajn strangajn speciojn de la genro Bubo kiel la Sumatra gufo en tiun ĉi genron (Olsen et al. 2002).

Fosilioj[redakti | redakti fonton]

La "Bubo" incertus kaj la "Bubo" arvernensis de malfrua Eoceno/ frua Oligoceno estas nune lokitaj en la fosiliaj genroj de titonedoj nome Nocturnavis kaj Necrobyas, respektive. "Bubo" leptosteus estas nuntempe agnoskita kiel prastrigedo en la genro Minerva (iame Protostrix). "Bubo" poirreiri el malfrua Oligoceno aus frua Mioceno de Saint-Gérard-le-Puy, Francio, estas nune lokita en Mioglaux.

Nomitaj fosilioj retenitaj en tiu ĉi genro estas jenaj:

  • Bubo florianae (malfrua Mioceno de Csákvár, Hungario) – provizore lokita ĉi tie
  • Bubo binagadensis (malfrua Pleistoceno de Binagadij, Azerbajĝano)

Nepriskribitaj fosilioj de prahistoriaj gufoj estis malkovtitaj el kuŝejoj de malfrua Plioceno ĉe Senèze, Francio (Lambrecht 1933:616), kaj de kuŝejoj de malfrua Pleistoceno ĉe kaverno San Josecito, Meksikio (Steadman et al. 1994). Aldone, oni priskribis kelkajn paleosubspeciojn. La Sinklera gufo de la Pleistoceno el Kalifornio, Bubo sinclairi, povus esti paleosubspecio de la Granda kornostrigo (Howard 1947), dum Bubo insularis estas probable junulo de paleosubspecio de la Bruna fiŝgufo (Mlíkovský 2002).

Aliflanke, la supozita fosilia ardeo "Ardea" lignitum (malfrua Plioceno en Germanio) estis ŝajne gufo kaj parenca al tiu genro aŭ pli probable fakte apartenas al tiu ĉi (Olson 1985:167).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Lambrecht, Kálmán (1933): Handbuch der Palaeornithologie. Gebrüder Bornträger, Berlin.
  • Olson, Storrs L. (1985): The fossil record of birds. In: Farner, D.S.; King, J.R. & Parkes, Kenneth C. (eds.): Avian Biology 8: 79-238. Academic Press, New York.
  • Steadman, David W.; Arroyo-Cabrales, Joaquin; Johnson, Eileen & Guzman, A. Fabiola (1994): New Information on the Late Pleistocene Birds from San Josecito Cave, Nuevo Leon, Mexico. Condor 96(3): 577-589. PDF plena teksto Arkivigite je 2007-10-31 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]