Devontigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Devontigo estas agomaniero, ĉu laŭleĝamorala, kion oni postulas ke iu fari. Devontigoj estas limigoj; ili limigas nian liberecon. Tamen ni povas elekti libere agi laŭ niaj devontigoj. Devontigo ekzistas kiam estas elekto inter tio, kio estas morale bona, kaj tio, kio estas morale neakceptebla.[1] Ekzistas ankaŭ devontigoj en aliaj normigaj kuntekstoj — ekzemple devontigoj pri kondutetiko, pri socia devo, pri religio kaj eble pri politiko, kie devontigoj estas postuloj kiujn oni devas plenumi. Tiuj estas ĝenerale laŭleĝaj devontigoj, kiuj povas altiri punon pro neglekto, kvankam certaj homoj ankaŭ devontigas sin aranĝi certajn agojn pro aliaj kialoj, ĉu kiel tradicio aŭ pro sociaj kialoj.

Devontigoj varias inter personoj: ekzemple, iu kiu tenas politikan oficon ĝenerale multe pli devontigos sin ol meza plenkreska civitano, kiu mem devontigos sin pli ol infano.[2] Ĝenerale, oni postulas devontigojn kontraŭ pliiĝo en la rajtoj aŭ povo de individuo. Ekzemple, devontigo de dunganto al dungito rilate al la sano kaj sekureco en laborejo povas esti la certigo, ke la danĝer-eliro ne estas blokita.

Aliaj uzoj[redakti | redakti fonton]

La vorto "devontigo" ankaŭ povas nomumi skribitan devontigon, aŭ tiajn aĵojn kiel monbiletoj, moneroj, ĉekoj, obligacioj, poŝtmarkojvalorpaperoj.

Oni povas uzi la esprimon ankaŭ en biologia kunteksto, rilate al specioj, kiuj devas okupi certan ekologian niĉonkonduti certamaniere por pluvivi. En biologio, la kontraŭo de “devontiĝa” estas “fakultativa”, termino kiu signifas, ke specio povas konduti laŭ certa maniero kaj povas fari tion sub certaj cirkonstancoj, sed ke ĝi ankaŭ povas pluvivi sen nepra bezono konduti tiumaniere. Ekzemple, specioj de salamandroj en la familio Proteedoj estas devigaj pedomorfoj, kvankam specioj, kiuj apartenas al la Ambistomatedoj estas nedevigaj pedomorfoj.

En la Katolika Eklezio, la festotagoj de devontigo, malpli ofte nomitaj la festenoj laŭ precepto, estas la tagoj dum kiuj, laŭ Kanono N-ro 1247 el la Kanonjura kodo de 1983, la fideluloj devontigas sin partopreni en la Meso.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ralph ROSS, Obligation (angle), 1970, Ann Arbor: Univ. Michigan Press, (ISBN 0472087657)
  2. Myron Old Bear, Sacred Journey of the Medicine Wheel ("La sankta vojaĝo de la resanigeja rado", 2008), paĝo 393: Adults have more obligations and are held to higher standards of accountability than children are ("Plenkreskuloj havas pli da devontigoj kaj estas tenataj al pli altaj normoj pri respondeco ol infanoj"). Strategic Book Pub., (ISBN 978-1606932322)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]