Deziro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Deziro (el la latina desiderare "sopiri", "deziri") estas la ago konscie emi al io, aspiri posedon aŭ ĝuon de io aŭ esprimi al iu bonvolan esperon, ke li ĝuu ian feliĉaĵon. Deziro estas io, kio estas dezirata. Dezir(ad)o signifas la strebon aŭ almenaŭ la esperon ŝanĝi la realecon aŭ la atingon de celo. La malo de bonintencita deziro al iu alia estas la malbeno.

Arto kaj literaturo[redakti | redakti fonton]

En literaturo estas kutime en diversaj epokoj, landoj, lingvoj kaj skoloj la uzado de tiu temo kontraŭstare al la realo: ĉefrolulo (ekzemple en poezio) spertas malfacilecon trovi plenumon de sia deziro ĉu ama, ĉu ekonomia, ĉu postena, ĉar la realo tion malhelpas; la batalo inter ambaŭ malamikoj konstruas la strukturon de la verko, ekzemple ĉe La Kiĥoto, La realo kaj la deziro de Luis Cernuda, ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]