Drapo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Drapo estas teksaĵo el fadenoj, kiu kutime estas prilaborata por vestoj. Origine oni uzis la terminon por fulitaj teksaĵoj. Ĝi povas surmontri enigitajn ornamaĵojn. Drapoj povas konsisti el la plej diversaj materialoj: sedo, lano, kotono, linofibroj.

Kutime ĝi estas lana ŝtofo, kiu unue estas teksita kaj poste feltitafulita.

La ŝtofo estas pli varma ol teksitaj ŝtofoj kaj pli forta ol felto. Drapo jam estis konata de la keltoj kaj iĝis populara ĉe la romianoj post la konkero de Gaŭlio. De la malfrua Mezepoko, la ŝtofo populariĝis inter grandaj partoj de la loĝantaro, ĉefe ĉar ĝi estis daŭrema kaj malpuraĵo- kaj akvorezista. Kiel rezulto, drapa vestaĵo daŭris longan tempon kaj postulis malmulte da prizorgado.

Estis multaj specoj de drapo, en diversaj kvalitoj. Iuj tipoj estis dikaj kaj rigidaj (por manteloj), aliaj maldikaj kaj flekseblaj (por roboj). Krome, oni distingis inter brila aŭ nebrila ŝtofo, strikte aŭ loze teksita ŝtofo, en tola- aŭ kepra teksaĵo, kaj pli-malpli feltitaj variantoj. Kvankam estis grandaj diferencoj en prezo kaj kvalito, drapo, pro la sufiĉe komplika produktadprocezo, estis pli-malpli luksa produkto. Kiel rezulto, granda parto de la kampara loĝantaro daŭre vestis sin per hejm-ŝpinita kaj hejm-teksita drapo. Pro la produktadprocezo, drapoŝtofoj estis kutime unukoloraj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]