Edel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edel
Edel
diskeldonejo vd
Dum 1986 - nekonata/nuntempe
Lando Germanio
TTT Oficiala retejo
vdr

Edel aŭ je plena anglalingva nomo Edel Records estas muzika eldonejo, aparte diskeldonejo. Fondita en 1985, ĝi havas sian centran sidejon en Hamburgo, Germanio. La firmao fariĝis tre sukcesa pop-muzika eeldonejo kun artistoj kiel ekzemple Scooter, Sash!, Holly Johnson kaj multaj pli. Akcioj de Edel Music estas publike komerceblaj en la Frankfurta Borso ekde 1998.

Tra la jaroj, Edel Music estis aĉetita fare de Eagle Rock Records, Facedown Records, Gang Go Music, Club Tools, Control Records kaj Play It Again Sam el Belgio.

La eldonejo havas sian ĉefan oficejon bazitan en Hamburgo, sed daŭre vastigas sian eldonreton tra la mondo, havante fortan reton de distribuistoj, kaj havas filiojn en la eŭropaj landoj Aŭstrio, Danio, Finnlando, Francio, Italio, Svedio, Svislando kaj en la Unuiĝinta Reĝlando (do Britio).

En la lastaj jaroj, Edel Music publikigis studialbumojn de artistoj kiel ekzemple JoJo, Lisa Stansfield, Toni Braxton, Sabrina Salerno, Deep Purple, Gregorian, Thomas Anders, Chris Rea, Jerry Lee Lewis, Status Quo, Ali Campbell, UB40, Jon Lord, Glenn Hughes, Turbonegro, kaj ĝia nomlisto estas inter la plej fortaj en la sendependa muzika industrio.

La enspezoj de Edel Music en 2009 atingis 123 milionojn da eŭroj.