Aŭtonoma nerva sistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La aŭtonomavegeta nerva sistemo (mallonge ANS respektive VNS), estas parto de la periferia nerva sistemo. Ĝi diferenciĝas de aliaj partoj de la periferia nerva sistemo, la motoraj kaj sensaj nervaj fibroj, en tio ke per la aŭtonoma nerva sistemo estas transdonataj "aŭtonomaj" enkorpaj reguligaj mekanismoj sen la eblo rekte konscie influi tiujn procezojn. La nomon "aŭtonoma nerva sistemo" enkondukis la brita fiziologo John Newport Langley (1852–1925). La cetera parto de la periferia nerva sistemo kontraŭe ebligas konsciajn, racie regatajn reagojn de la korpo. La diferencigo de la periferia nerva sistemo en tiujn du kategoriojn estas tamen arbitra: la aŭtonoma nerva sistemo havas nur relativan, certagradan funkcian sendependecon de la centra nerva sistemo kaj ja intense interplektiĝas.

Per la aŭtonoma nerva sistemo - cele al konservo de la organisma homeostazo - regiĝas vivnecesaj funkcioj kiel korbatado, spirado, sangopremo, digestado kaj metabolo. Ankaŭ aliaj organoj kaj organsistemoj estas influataj de la aŭtonoma nerva sistemo, ekzemple la reprodukta sistemo, diversaj specoj de glandoj, la angia sistemo (sangopremo) aŭ la internaj okulaj muskoloj (pupila reago).

Laŭ funkciaj kaj anatomiaj aspektoj la aŭtonoma nerva sistemo dividiĝas je

De la aŭtonoma nerva sistemo distingendas la tiel nomata "intesta nerva sistemo", kiu kontraŭe al la simpatika kaj parasimpatika nervaj sistemoj estas multe malpli interplektita kun kaj reguligata de la centra nerva sistemo.

Efiko[redakti | redakti fonton]

La simpatika kaj parasimpatika sistemoj havas kontraŭajn efikojn. Per la simpatiko estas donataj impulsoj aktivigaj, instigaj, dum la parasimpatiko peras ripozigajn, digestajn, laŭ korpa agado malaktivigajn impulsojn. Pri la pupila reago de la okuloj la du partaj sistemoj tamen kunagas, ne kontraŭagas.