Alfons Sabadell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Alfonso Sabadell)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Alfons Sabadell
Persona informo
Naskiĝo 30-an de septembro 1859 (1859-09-30)
en Barcelono
Morto 1-an de januaro 1932 (1932-01-01) (72-jaraĝa)
en Reĝlando Italio
Lingvoj Esperantohispanakataluna
Ŝtataneco Hispanio
Subskribo Alfons Sabadell
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Alfons SABADELL (naskiĝis en oktobro 1859 en Barcelono, mortis en januaro 1932 en Italio) estis kataluna asekuragento kaj esperantisto. En 1901, li estis la unua esperantisto en Barcelono kaj poste li fondis la unuan Esperanto-klubon en Katalunio. Li fariĝis ĝia prezidanto multajn jarojn.

Sabadell estis longjara kursgvidanto kaj faris sennombrajn paroladojn kaj verkis artikolojn. Li funkciis kiel vicprezidanton de la komitato por la 5-a Universala Kongreso de Esperanto. Li estis la sola persono, kiu posedis la voĉon de Zamenhof en gramofondiskoj el malnovaj vaksaj cilindroj. Sabadell tradukis verkojn de Santiago Rusiñol, el kiuj elstaras la dramo La Patrino, aperinta en 1908. Sabadell estis membro de la Lingva Komitato.

Tradukoj de Santiago Rusiñol[redakti | redakti fonton]

  • La ĉiama Kantaĵo, 1910
  • La Patrino, dramo en kvar aktoj, 1907
  • Folioj de la Vivo (Fulls de la Vida), 1909
  • La Unua Letero (La Primera Carta), 1912
  • Cikadoj kaj Formikoj, unakta lirika epizodo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]