Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano
Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano
Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano
Aŭtoro Jakobo Ŝapiro
Eldonjaro 1921
Urbo Bjalistoko
Eldoninto Hejme
Paĝoj 44
vdr
Unu el la ilustraĵoj de Gerŝomo Hepner en la libro

Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano [1] estas libro verkita originale en Esperanto de Jakobo Ŝapiro (Joŝo).

La libro estas eldonita en Bjalistoko en la rapidpresejo "Viktoria" ĉe la strato Lipowa 21 (la unua eldono - 44-paĝa de la jaro 1921). La ilustraĵojn preparis Gerŝomo Hepner.

Modernaj reeldonoj[redakti | redakti fonton]

En 2009, okaze de UK 2009 la libron reeldonis la eldonejo Hejme[2]. En 2011 Bjalistoka Esperanto-Societo eldonis la libron dulingve - en Esperanto kun pollingva traduko.[3] En 2012 la societo eldonis sonlibron, en kiu la polan tekston legis Joanna Filipowicz-Choroszucha, kaj la Esperantan - Przemysław Wierzbowski.[4]

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La aŭtoro skize karikaturis la tiutempan Esperanto-movadon. Ĉiuj rakontoj okazas en iu L...a Societo (fakte temas pri Lodzo, en kiu Ŝapiro loĝis dum kelkaj jaroj). Li primokas interalie: nekonon de la lingvo, reformemon kaj Idon, gloramon kaj emon regi en asocio ktp. La nomoj de la elpensitaj personoj spegulas iliajn personecojn (ekz. Reformemski, Oratoremulov kaj Kritikoviĉ).

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Tiuj prozaĵoj estas ankaŭ spritaj karikaturaj skizetoj pri niaj samideanecaj moroj. La stilo estas lerta, tre korekta. 
— 1922, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 28
Citaĵo
 Ses am uzaj, plej ofte satiraj, rakontoj el la Esperantista Vivo. 
— Belga Esperantisto n087 (maj 1922)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]