Katedralo de Pécs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedralo de Pécs
paroĥopreĝejokatedralomalgranda baziliko [+]
Koordinatoj46° 4′ 43″ N, 18° 13′ 25″ O (mapo)46.0785833318.22361111Koordinatoj: 46° 4′ 43″ N, 18° 13′ 25″ O (mapo)

ArkitektoFriedrich von Schmidt

Estiĝo1882

Katedralo de Pécs (Baranya)
Katedralo de Pécs (Baranya)
DEC
Katedralo de Pécs
Katedralo de Pécs
Lokigo de Baranya en Hungario

Map
Katedralo de Pécs

Vikimedia Komunejo:  Pécs Cathedral [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Baziliko-katedralo de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo en Pécs estas malgranda baziliko, ankaŭ katedralo de Pécs [pEĉ], kiu troviĝas ĉe la iama fortikaĵo, tial kelkaj mencias ĝin, kiel fortikaĵa preĝejo.

Baziliko de Pécs
Skulptaĵo pri episkopo Ignác Szepesy antaŭ la katedralo

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

  • longo: 70 m
  • larĝo: 22 m
  • alto de 4 turoj: 60 m

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 11-a jarcento jam episkopo de Pécs jam havis tie preĝejon, sed menciindas, ke ĝuste antaŭ la baziliko prakatolikaj ornamaj tombejoj troviĝis el la erao de la Romia Imperio. Oni supozas, ke la preĝejo finkonstruiĝis en la 1140-aj jaroj. En 1242 kaj en 1299 pro incendioj la preĝejo difektiĝis. La renovigo finiĝis en 1345. En 1543 la turkoj okupis la urbon. Ili profitis la katedralon parte moskeo, parte deponejo. En 1686 la katolika armeo reokupis la urbon, sed poste en 1704 pro la bataloj stato de la preĝejo tre malboniĝis. Granda renoviĝo finiĝis en 1831 kaj en 1963. En 1990 papo Johano Paŭlo la 2-a vizitis la katedralon kaj donacis rangon baziliko al ĝi.

Estas entombigitaj en la katedralo episkopoj Gellért Belon, József Zsigmond Berényi kaj Nándor Dulánszky.

Interno de baziliko en Pécs