Baziliko Sankta Kruco en Jerusalemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baziliko Sankta Kruco en Jerusalemo
Baziliko
malgranda bazilikokristana preĝejo [+]

LandoItalio
SituoRomo
- koordinatoj41° 53′ 16″ N, 12° 30′ 59″ O (mapo)41.88777777777812.516388888889Koordinatoj: 41° 53′ 16″ N, 12° 30′ 59″ O (mapo)

Estiĝo1758

Baziliko Sankta Kruco en Jerusalemo (Romo)
Baziliko Sankta Kruco en Jerusalemo (Romo)
DEC
Baziliko Sankta Kruco en Jerusalemo
Baziliko Sankta Kruco en Jerusalemo

Map
Baziliko Sankta Kruco en Jerusalemo

Vikimedia Komunejo:  Santa Croce in Gerusalemme (Rome) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Baziliko Sankta Kruco en Jerusalemo - latine Sanctae Crucis in Hierusalem, itale Santa Croce in Gerusalemme - estas unu el la sep katolikaj pilgrimaj preĝejoj de Romo. Malgraŭ sia nomo ĝi do ne troviĝas en Jerusalemo, sed en Romo, la eksa ĉefurbo de la Romia Imperio.

Historio[redakti | redakti fonton]

fronto de la baziliko Santa Croce in Gerusalemme

La preĝejo situas malpli ol unu kilometron oriente de la urboparto Laterano ĉe la urba remparo konstruita dum la regotempo de la imperiestro Marko Aŭrelio. Ĝi ekestis el romia palaco konstruita dum la 3-a jarcento. Palaca salono de 36,5 metroj da longo kaj 21,8 metroj da larĝo ĉirkaŭ la jaro 330. Laŭ vatikanaj dokumentoj vasta tereno de la urbo (de pordego nuntempe nomata Porta Maggiore ĝis la antikvaj ŝoseoj Via Penestrina kaj Via Latina ĉe la monteto Mons Gabus estis posedaĵo de la romianino Helena, kiu estis la patrino de la romia imperiestro Konstantino la Granda, estis kristanino kaj instigis la filon mem kristaniĝi kaj en la imperio permesi la antaŭe persekutitan kristanan religion. Parto de tiu teritoria posedaĵo estis la palaco kies salonego estis trakonstruita al preĝejo. Laŭ arkeologiaj trovaĵoj ŝi mem loĝis en la palaco, kaj apudaj publikaj banejoj proksime de la palaco jam antaŭ la jaro 325 estis nomitaj "banejoj de Helena".

la preĝeja komplekso

Instige de la kardinala pastro Gerardus, la pli posta papo Lucio la 2-a, la preĝejo dum la 12-a jarcento trakonstruiĝis kaj interalie reprezentocele ricevis sonoriloturon. Dum la epokoj de renesanco kaj baroko (15-a ĝis 18-a jarcentoj) oni plurajn pliajn fojojn trakonstruis la preĝejon kaj preskaŭ komplete detruis la originan aspekton. Tamen konserviĝis antikvaj freskoj de la origina preĝejo, kiuj nuntempe muzee ekspoziciatas.

De la komenca 12-a ĝis la 16-a jarcento al la preĝejo estis ligita estis kartuziana monaĥejo. Ekde la jaro 1910 la katolikan paroĥejon kaj preĝejon prizorgas cistercianoj, kiuj transprenis la monaĥejon. Dum la jaro 2005 la monaĥejo ricevis la pli altrangan titolon abatejo.

Artaĵoj kaj relikvoj[redakti | redakti fonton]

Oni trakonstruis la palacan salonon al kristana preĝejo, por krei dignan kadron por pluraj kristanaj relikvoj kiuj laŭ la tradicia kredo estu ligitaj al la krucumo de Jesuo en Jerusalemo: etaj partoj de la kruco de Jesuo (pli granda parto de la kruco dum la jaro 1629 transportiĝis el la preĝejo al la Baziliko de Sankta Petro de Romo), transversa trabo de unu el la du najbaraj krucoj, du dornoj el la dorna krono de Jesuo kaj najlo el la jesua kruco. Laŭ la legendo Helena mem kunportis ilin de vojaĝo al Jerusalemo. Al tiuj relikvoj aldoniĝis duono de la tabulo kun la surskribo "INRI" ("Jesuo de Nazareto, Reĝo de la Judoj"), kiun laŭbiblie romiaj soldatoj mokocele najle fiksis supre de la kruco de Jesuo.

Plia granda vidindaĵo estas nuntempe kaŝita en la preĝeja muzeo: mozaika ikono el la 14-a jarcento, kiun laŭdire kreigis la papo Gregoro la 1-a, post kiam li havis vizion pri Jesuo.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ene de la preĝejo situas la tiel nomata "helena kapelo", kies planko laŭdire estis kovrita per tero el Jerusalemo. Tial oni difinis la grundon "parto de la urba teritorio de Jerusalemo", kaj laŭ tio pravigis la strangan preĝejan nomon "en Gerusalemme", do "en Jerusalemo". La transporto de jerusalema tero al alia loko por konstruo de sanktejo korespondis al antikvaj judaj tradicioj: plurloke en la biblio (ekzemple en la 2-a libro de la Reĝoj, 5-a verso) oni mencias tiun tradicion, kaj ekzemple en la urbo Nardea en Sirio konstruiĝis sinagogo sur alportita jerusalema tero. La historia "libro de la papoj" (Liber Pontificalis) raportis pri la starigo de la preĝejo, tie honorige nomata baziliko.

Ĝardeno[redakti | redakti fonton]

La ringaj muroj de historia amfiteatro kadrigas la terenon. La cistercianaj monaĥoj ĉirkaŭ la preĝejo konstruigis imponan botanikan ĝardenon.

Kardinalaj pastroj[redakti | redakti fonton]

La unua kardinala pastro de la preĝejo ekde la jaro 1298 estis Teodorico Ranieri. Post li sekvis longa listo de pliaj kardinaloj, el kiuj pluraj poste iuĝis papoj. La nuna preĝeja kardinalo ekde la jaro 1994 estas Miloslav Vlk, konvinkita subtenanto de Esperanto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

41° 53' 16" norde, 12° 30' 59" oriente Mapo