Baziliko de Máriabesnyő

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baziliko de Máriabesnyő
malgranda bazilikoparoĥopreĝejo
malgranda bazilikoparoĥopreĝejo [+]
Koordinatoj47° 35′ 51″ N, 19° 23′ 54″ O (mapo)47.597519.398444444444Koordinatoj: 47° 35′ 51″ N, 19° 23′ 54″ O (mapo)

Baziliko de Máriabesnyő (Hungario)
Baziliko de Máriabesnyő (Hungario)
DEC
Baziliko de Máriabesnyő
Baziliko de Máriabesnyő

Map
Baziliko de Máriabesnyő
Vikimedia Komunejo:  Basilica of Our Lady of Assumption, Máriabesnyő [+]
vdr

Pilgrima Baziliko de Ĉieliro de Maria en Máriabesnyő estas baroka Malgranda baziliko en Hungario, en iama vilaĝo Máriabesnyő. Ĝi estas ankaŭ grava pilgrimloko.

Baziliko de Máriabesnyő

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la legendo en 1759 dum konstruado de kapelo (kie estis iam la mezepoka templo) laboristo trovis skulptaĵon pri Dipatrino el osto. Poste la loko iĝis pilgrimejo. La bienestro akiris alian skulptaĵon el Loreto kaj metis ambaŭ skulptaĵojn en 1771 en preĝejon, kiu estis jam la pligrandigita kapelo. En 1912 la preĝejo denove pligrandiĝis. En 1933 apude monaĥinejo konstruiĝis. En 2008 Benedikto la 16-a donacis rangon baziliko al la preĝejo.

La plej grava kermeso okazas en la 15-an de aŭgusto. Muzeo pri Maria-relikvoj estas apartenaĵo de la baziliko.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Aerfoto pri baziliko de Máriabesnyő
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.