Bjørnstjerne Bjørnson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Björnstjerne Björnson)
Bjørnstjerne Bjørnson
Nobel-premiito
Persona informo
Bjørnstjerne Bjørnson
Naskonomo Bjørnstjerne Martinius Bjørnson
Naskiĝo 8-an de decembro 1832 (1832-12-08)
en Kvikne,  Norvegio
Morto 26-an de aprilo 1910 (1910-04-26) (77-jaraĝa)
en Parizo,  Francio
Tombo Vår Frelsers gravlund en Oslo vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj norvegadana vd
Ŝtataneco Norvegio vd
Alma mater Universitato de Oslo vd
Subskribo Bjørnstjerne Bjørnson
Familio
Patro Peder Bjørnson vd
Patrino Inger Elise Nordraach vd
Edz(in)o Karoline Bjørnson vd
Infanoj Bergliot Ibsen • Bjørn Bjørnson • Erling Bjørnson • Dagny Bjørnson Sautreau • Einar Bjørnson • Anders Underdal vd
Profesio
Okupo poeto • dramaturgoverkistoĵurnalisto • prozisto • politikisto vd
Aktiva en BergenParizo vd
Verkado
Ĝenroj teatraĵoj
Verkoj Nacia Himno de Norvegio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bjørnstjerne BJØRNSON (naskiĝis la  8-an de decembro 1832(nun 1832-12-08) en Kvikne, mortis la 26-an de aprilo 1910 en Parizo) estis norvega verkisto, poeto kaj sociodebatisto, kiu en la jaro 1903 gajnis la Nobel-premion pri literaturo.

Al lia verkaro ankaŭ apartenas la teksto de la Nacia Himno de Norvegio: Ja, vi elsker dette landet, kiun muzikigis de Rikard Nordraak. Aliaj verkoj de Bjørnson ankaŭ estis muzikigitaj, de Nordraak, Edvard Grieg, kaj Halfdan Kjerulf, inter aliaj. Li ankaŭ fondis Riksmålsforbundet – lingvopolitikan organizon por sukcesigo por la riksmål-normo de la norvega lingvo.

Lia poemo "Ho, ni amas ĉi tiun landon" fariĝis la nacia himno de Norvegio en 1864.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Listoj de verkoj de Bjørnson.

Teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Mellem Slagene ("Inter la bataloj") 1856
  • Halte-Hulda ("Lama Hulda") 1858
  • Kong Sverre ("Reĝo Sverre") 1861
  • Sigurd Slembe 1862
  • Maria Stuart i Skotland ("Mary Stuart en Skotlando") 1864
  • De Nygifte ("La novaj geedzoj") 1865
  • Sigurd Jorsalfar 1872
  • Redaktören ("La redaktoro") 1874
  • En Fallit ("Bankroto") 1875
  • Kongen ("La reĝo") 1877
  • Leonarda 1879
  • Det Ny System ("La nova sistemo") 1879
  • En Hanske ("Ferganto") 1883
  • Over Ævne ("Superante kapablon") 1883
  • Geografi og Kjærlighed ("Geografio kaj Amo")
  • Over Ævne II 1895
  • Paul Lange og Tora Parsberg 1898
  • Laboremus 1901
  • Paa Storhove ("En Storehove") 1902
  • Daglandet ("Taglando") 1904
  • Naar den ny Vin blomstrer ("Kiam la nova vino floriĝas") 1909 (komedio)

Romanoj kaj rakontoj[redakti | redakti fonton]

  • Thrond (1857)
  • Synnøve Solbakken (romano, 1857)
  • Arne (1859)
  • Smaastykker (1860)
  • En glad Gut ("Gaja knabo", 1860)
  • Faderen ("La patro", 1861)
  • Jernbanen og Kirkegaarden (1866)
  • Fiskerjenten (1868)
  • Arnljot Gelline (eposo, 1870)
  • Fortællinger I-II (1872)
  • Kong Eystejn (1873)
  • Magnhild (1877)
  • Kaptejn Mansana (1879)
  • Støv (1882)
  • Det flager i Byen og paa Havnen (1884)
  • Paa Guds Veje (1889)
  • Nye Fortællinger (1894)
  • Lyset (1895)
  • To Fortællinger (1901)
  • Mary (1906)

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Dikte og Sange ("Poemoj kaj kantoj", 1870)
  • Brude-Slaatten (1872)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.