Departementa domo (Balassagyarmat)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Departementa domo estas impona klasikisma historia monumento en Balassagyarmat, nun muzeo.

Departementa domo en Balassagyarmat

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko estis konstruita kazerno en 1753. Inter 1790 kaj 1950 Balassagyarmat estis centro de Nógrád (historia departemento), tial ekde 1790 en la kazerno funkciis la departementa administrado. La nun videbla departementa domo estis konstruita inter 1832-1835. En 1894 trakonstruo okazis. En 1949 parto de galerio de la ornamĉambro estis malkonstruita.

Aerfoto pri la departementa domo en Balassagyarmat

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Fasado de la unuetaĝa departementa domo situas laŭ la trotuaro de placo. En mezo de la fasado rizalito kun enirejo estas videbla, super la etaĝo mansardo etendiĝas. Mem la konstruaĵo formas U-majusklon, la dekstra alo najbaras trotuaranstraton, la maldekstra alo parkon. Inter ambaŭ aloj malgranda parko aŭ ĝardeno, poste prizono etendiĝas. Sur la fasada muro memortabuloj pri famuloj estas videblaj.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj pri Departementa domo (Balassagyarmat)
Fasado de la departementa domo en Balassagyarmat
Vido al la departementa domo
Busto pri Kálmán Mikszáth
Historia memorejo en Balassagyarmat


En la departementa domo laboris dramisto Imre Madách, romanisto Kálmán Mikszáth, nacia heroo de slovakoj Janko Kráľ, fine Iván Nagy (historiisto) fondis tie muzeon. Antaŭ la konstruaĵo busto pri Kálmán Mikszáth situas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]