Episkopa palaco (Sümeg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Episkopa palaco estas impona eklezia baroka historia monumento en Sümeg.

Historio[redakti | redakti fonton]

Episkopo de Veszprém (urbo) Márton Bíró havis konfliktojn kun la loĝantoj, tial li ŝanĝis la rezidejon al Sümeg. Tie li trovis nobelan domegon, kiun li parte malkonstruis kaj konstruis palacon inter 1748 kaj 1755. En la 1830-aj jaroj la palaco estis parte trakonstruita laŭ klasikismo. Dum la socialismo la palaco estis precipe lernejo, tiutempe malaperis freskoj kaj aliaj artaĵoj.

La konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa palaco situas sur deklivo de la fortikaĵo. Ĝi formas kvadraton. En mezo de la fasado estas videbla granda enirejo rekte al la interna korto. La enireja parto (la plej bela parto de la konstruaĵo) estas pli alta, ol la ceteraj aloj. Super la enirejo balkono estas videbla, kiun du skulptaĵoj tenas. Malantaŭ la balkono etendiĝas la ornama ĉambro. Origine la palaco havis 31 ĉambrojn.

Ankaŭ kapelo apartenas al la palaco, kie estas videblaj belaj stukoj. Menciinda ĉambro estas la biblioteka ĉambrego, sed la mebloj nun estas en muzeo. En la palaco nun bildogalerio trovis lokon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]