Eugène Pottier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eugène Pottier
Persona informo
Eugène Pottier
Naskonomo Eugène Edine Pottier
Naskiĝo 4-an de oktobro 1816 (1816-10-04)
en Parizo,  Resurtronigo
Morto 6-an de novembro 1887 (1887-11-06) (71-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Etno Francoj vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Partio Socialist Labor Party of America vd
Profesio
Okupo poeto • politikistoverkisto • komunardo • desegnisto vd
Verkado
Verkoj La Internacio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eugène POTTIER [eŭĵen potie] (naskiĝis la 4-an de oktobro 1816 en Parizo, mortis la 6-an de novembro 1887 en Parizo) estis franca poeto kaj revoluciulo. Li estis la aŭtoro de la teksto de La Internacio.

Eugène Pottier estis surŝtofa desegnisto. Li partoprenis la Revolucion de 1848, la batalojn dum la pariza sieĝo en 1870 kaj la Parizan komunumon de 1871 kies elektito li estis. Pottier partoprenis la batalojn de la Sanga Semajno kaj ekziliĝis al Anglio. Li estis mortkondamnita kaj ekziliĝis al Usono de kie Pottier revenis post la amnestio de 1880. Li plu publikigadis poemojn, sed restis malmulte konata kaj malriĉa kaj mortis en mizero. Kelkaj monatoj antaŭ Pottier mortis, liaj amikoj publikigis liajn Revoluciaj Kantoj.

Pottier famiĝis en 1888, kiam Pierre De Geyter en Lille komponis muzikon por unu el la Revoluciaj Kantoj: La Internacio.

Pottier estas entombigita en la tombejo Père Lachaise en Parizo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]