Gemenc

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gemenc estas apudrivera arbaro (la plej granda en Hungario) en Tolna. Ĝi estas la plej grava parto de nacia parko en Hungario.

Pejzaĝo en Gemenc

Geografio[redakti | redakti fonton]

Gemenc situas apud ĉe kunfluejo de Danubo kaj Sió. Proksima vilaĝo estas Decs, proksima urbo estas Szekszárd.

  • longo: 30 km
  • larĝo: 7 km

Historio[redakti | redakti fonton]

Arbara fervojeto en Gemenc

Pro la oftaj inundoj la teritorio ne estis loĝata. Ekde 1810 oni konstruis digojn, sed la arbaro restis netuŝa inunda parto, ĝi restis plu ebla fluejo de la riveroj. Gemenc iĝis protektata en 1977, la ĉasistoj kaj turistoj ofte vizitas la arbaron. La fervojo komence liveris dishakitajn arbojn/lignojn, nun jam ankaŭ turistojn.

En la arbaro vivas ruĝaj cervoj, aproj, agloj kaj aliaj bestoj. Tie oni pafis la plej grandan hungaran trofeon. La arbaristoj konstruis altaĵajn insulojn, kien la sovaĝbestoj rifuĝas dum inundoj. Tiam oni zorgas ankaŭ pri manĝaĵoj. Krome oni kultivas ekzemple maizojn en senarbarejoj. Ili ne estas rikoltataj, sed lasas ilin la bestoj. Vintre oni portas manĝaĵojn al bestomanĝejoj.

Arbaro Gemenc

Fontoj[redakti | redakti fonton]