Glacivojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Glacivojo sur la Leno, Siberio, Rusio

Glacivojo estas vojoj, kiuj kondukas super glaciiĝinta lagoj, riveroj aŭ maraj akvoj.

En landoj kie la klimataj kondiĉoj estas taŭgaj, kiel Svedio, Finnlando, Estonio, Kanado, UsonoRusio , oni establas vintre, kiam veter-cirkonstancoj konvenaj, glaciajn ŝoseojn. Tiuj povas kondukis sur frostiĝintaj akvoj, tiel ili povas anstataŭigi pramo-itinerojn.

Tiel establas la finna voj-adiminstrado vintre regule sep-kilometran longan oficialan glacivojon sur la Pielinen-lago, tiel la distanco inter Lieksa kaj Koli duoniĝas.

Antaŭe glacia vojo estis establita de la Kvarken sur Golfo de Botnia en malvarmaj vintroj, inter Finnlando kaj Svedio, ekzemple dum la Vintra militoj 1939-40 kaj plej ĵuse en 1966 kaj 1970-aj jaroj, sed ekde uzo de glacirompiloj por teni libere ŝipveturebla la kanalon en Golfo de Botnia, tiu ne plu eblas.

La plej longa glacivojo (en tiu regiono) konektas la estonan Baltan insulon de Hiiumaa al la kontinento kaj estas 25 km longa.

Fama historia glacivojo estis la "Vojo de Vivo" sur la lago Ladoga, sur kiu estis prizorgita Leningrado en la Dua Mondmilito, dum la Sieĝo de Leningrado.

Eĉ glacivojoj povas konduki al foraj lokoj, kie ne ekzistas pavimitaj vojoj. Tio koncernas Tuktoyaktuk en la kanada Nordokcidentaj Teritorioj, kiu en la somero pro la marĉa Muskegaj tundrogrundoj atingeblas nur per aviadilo.

Kiel plej longa glacivojo estas konsiderita la Tibbitt to Contwoyto Winter Road, kiu konektas la Tibbitt-Lagon proksime de la kanada urbo Yellowknife tra pluraj oraj kaj diamantaj minoj kun la 400 km pli norde sitiuanta Jericho Diamond Mine (Diamanta minejo Jeriĥo). Ĝi havas totalan longon de 568 km, el kiuj 73 kondukas sur grundo. Ilia ĉefa celo estas la ebligo de pezaj transportoj provizi la minojn. Ĝi estas nur ĉirkaŭ du monatojn malfermita en jaro kaj la nura vojo liganta la teritorion de Nunavuto kun resto de la usona vojreto.

La fare de la aŭtoritatoj establitaj glacivojoj estas publikaj vojoj, sur kiu aplikiĝas preskaŭ ĉiam specialaj trafikaj reguloj. Tiel pro sekureckialoj, estas difinita maksimuma pezo por veturiloj. Ankaŭ ekzistas maksimuma rapideco, ĉar se oni superis tion, la sub-glaciaj ondo-movigoj estigitaj de la veturiloj povas okazi danĝerajn fendojn en la glacio.