Grek-katolika katedralo Sankta Nikolao (Nyíregyháza)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grek-katolika katedralo en Nyíregyháza
Grek-katolika katedralo Sankta Nikolao en Nyíregyháza
Grek-katolika katedralo Sankta Nikolao en Nyíregyháza
katedralo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nyíregyháza
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito grekokatolika
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
Statuso katedralo
Arkitektura priskribo
Konstruado 18951897
Specifo
Ligiloj
vdr

La grek-katolika katedralo estas religia konstruaĵo en Hungario, en urbo Nyíregyháza.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni supozas, ke en Nyíregyháza grekokatolikoj vivas ekde la 17-a jarcento. laŭ la onidiro ilia unua ligna preĝejo estis konstruita en 1662. Pli nova kirko estis konstruita jam el ŝtonoj en la 1770-aj jaroj. La preĝejo ne havis turon, sed apude sonorilostablo funkciis. La ikonostazo venis el la malnova preĝejo. Turo estis konstruita en la 1850-aj jaroj. La nun videbla preĝejo estis konstruita inter 1895-1897. Ekde 1914 praktike ĝi estis episkopa sidejo. Post la 1-a mondmilito oni alkonstruis sakristion. En 1956 oni pentris freskojn kaj sekpentraĵojn. En 1989 la katedralo ekstere renoviĝis, en la sekvaj jaroj oni denove pentris la murojn interne. La preĝejo ricevis rangon kunkatedralo en 2013, katedralo post 2 jaroj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La katedralo situas sola laŭ placo. La fasado estas simetria, meze funkcias la enireja pordo. Flanke po unuj turoj altiĝas. Estas ankaŭ 2 flankoenirejoj.

Kermeso okazas en la 6-an de decembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]