Ortodoksa preĝejo Sankta Nikolao (Gyöngyös)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ortodoksa preĝejo Sankta Nikolao
Ortodoksa preĝejo Sankta Nikolao en Gyöngyös
Ortodoksa preĝejo Sankta Nikolao en Gyöngyös
ortodoksa preĝejo • kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Gyöngyös
Bazaj informoj
Religio kristanismo
provinco Heves
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La ortodoksa preĝejo Sankta Nikolao estas historia monumento en Hungario, en urbo Gyöngyös.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum dominado de turkoj vivis en Gyöngyös komercistoj, fakte ili estis grekoj, armenoj, serboj kaj aliaj. Depost la dominado ili parte restis, ili fondis komercistan kompanion en 1740. Ili ricevis permeson konstrui preĝdomon nur en 1784. Ĝi tamen iĝis kirko en 1809 kaj post 2 jaroj okazis la unua liturgio. En la 19-a jarcento paŝo post paŝo vizitantoj de la kirko malpliiĝis, eĉ fine jam ne estis pastro. Pro incendio la turo bruldetruiĝis en 1908. La rekonstruo okazis en 1946. Depost la 2-a mondmilito sporade jam estis eklezia vivo ĉe la kirko, kelkfoje eĉ pastro alvenis. Inter 1999-2001 kaj en 2005 signifaj renovigaj laboroj okazis. Nuntempe liturgioj okazas monate po unu.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas en korto kaj kontaktiĝas kun la korta alo de la paroĥo. Nekutime la enirejo funkcias el korto de la paroĥo, la preĝeja pordo troviĝas en flanko de la navo. Tamen tra la turo estas trairo el la paroĥa korto al la kirka korto. La kutima enirejo tra la turo neniam ekzistis. La absido estas duonronda. Baldaŭ oni konstruis loĝdomojn en la najbareco. Interne ĉe la turo estas galerio. La ikonostazo estas tre mankhava, kelkaj el la ikonoj en muzeo estas videblaj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.