Honoratus Bonnevie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Honoratus Bonnevie
Persona informo
Naskiĝo 19-an de oktobro 1858 (1858-10-19)
Morto 13-an de marto 1936 (1936-03-13) (77-jaraĝa)
en Oslo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Norvegio
Familio
Patro Niels Cornelius Bonnevie
Frat(in)o Sophie Augusta Bonnevie
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Honoratus BONNEVIE [boneVI] estis norvega licenciato de filologio kaj esperantisto. Li naskiĝis en la 19-a de oktobro 1858, mortis la 13-an de marto 1936 en Oslo.[1] Li estis prezidanto de la Norvega Esperantista Ligo, membro de la Lingva Komitato, delegito de Internacia Scienca Asocio Esperanta kaj Honora membro de UEA.

Ĉe la universitato Bonnevie studis filologion, precipe latinan, germanan, grekan kaj pranorvegan lingvojn. Li okupiĝis pri kalendaraj demandoj, kaj verkis libron pri la problemo. Li eklernis Esperanton la 29-an de oktobro 1906. Li iĝis prezidanto de Esperanto-Klubo en Oslo kaj prezidanto kaj sekretario de la Norvega Esperantista Ligo.

Li estis ĉefredaktoro de Norvega Esperantisto unue 1912–1914, kiu komence de 1915 estis anstatŭigita en Norvego de la gazeto de la sveda esperanto-movado, La Espero. Li daŭris kiel kunredaktoro de tiu gazeto 1915–1920 kun la svedoj John Lundgren kaj Johan Helsing ĝis junio 1918, kaj poste tio kun Paul Nylén ĝis decembro 1920.[2]

Bonnevie skribis ke oni unue anoncis la kunigon en Norvega Esperantisto en 1914 kaj ke kelkaj de la malplimulto kiu respondis ”promesis subtenon kaj esprimis konsenton”. Laŭ li, la kunigon estis farindan pro ekonomiaj kialoj (eble rilate al la unua mondmilito), pro kunhelpi al skandinava kunlaboro, kaj pro la ”dum pacaj tempoj ripetitan plendon ke estas tro multe da gazetoj”.[2] En 1922 Norvega Esperantisto reeldoniĝis, kaj Bonnevie denove estis (kun)redaktoro 1922–1924 kaj dum 1932, laŭ EdE.

Bonnevie ankaŭ tradukis literaturaĵojn kaj kunverkis lernolibrojn. Li estis membro de la Lingva Komitato, delegito de Internacia Scienca Asocio Esperanta,[1] kaj honora membro de UEA ekde 1934.[3] Li estis priskribita kiel ”sindona, laborema, ĉiam helpema kaj bonkora samideano”.[1]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]