Kalvaria preĝejo (Gyöngyös)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvaria preĝejo
Iama kalvaria preĝejo en Gyöngyös
Iama kalvaria preĝejo en Gyöngyös
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Gyöngyös
Bazaj informoj
Religio kristanismo
provinco Heves
diocezo Eger
dekanujo Gyöngyös
paroĥo ne ekzistas
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La golgota aŭ kalvaria preĝejo Sankta Kruco estas historia monumento, nuntempe ruino en urbo Gyöngyös sur monteto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La jezuitoj konstruis preĝejeton kun kapelo kaj golgotaj stacioj inter 1721-1723 sur monteto ekster la urbeto. Ĝi iĝis grava pilgrimloko en la regiono. En 1790 la kirko estis trakonstruita, post 4 jaroj la papo permesis kermeson. En 1810 oni konstruis al la kapelo ekstere predikejon. En 1827 oni konstruis enirejan pordegon kun turo kaj du ermitejoj. En 1861 oni malkonstruis la kalvariajn staciojn kaj pli nova kirko Sankta Kruco estis konstruita. Post 2 jaroj ankaŭ la malnova (jezuita) kirko estis malkonstruita. En 1938 la loka piaristo (tie entombigita) farigis pli novajn kalvariajn staciojn el fajencoj. Dum la frua socialismo ankoraŭ loĝis iu en la ermitejo, poste neniu. Inter 1985-1995 okazis diservoj jare po 2, poste vandaloj ofte vizitis la lokon. En 2002 fulmo trafis la turon, kiu detruiĝis, baldaŭ la turo estis rekonstruita. La pastroj el Gyöngyös savis la moveblaĵojn kaj ankaŭ la kalvariajn staciojn. Ili estas videblaj en korto de Preĝejo de apostolo Bartolomeo (Gyöngyös) ekde 2014. En la 2010-aj jaroj nova loĝkolonio estis konstruita apud la kalvarian preĝejon. Ŝajnas, okazos ia restaŭra laboro, sed la funkcio jam ne estos sakrala. Tiun akceptis la katolika eklezio.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

La preĝejo kun krucnavo situas sola sur monteto meze en ĉirkaŭita areo. En la areo troviĝas ankaŭ la menciitaj kapeloj, enireja pordego kun turo kaj 2 ermitejoj. Ambaŭ kapeloj estas rondformaj. Originaj lokoj de la kalvariaj stacioj estis ĉe la muro, kiu ĉirkaŭas la areon.

Iam estis kermesoj en la 2-an de julio, 2-an de aŭgusto kaj 15-an de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]