Kalvinana preĝejo (Ajka-Tósok)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Ajka-Tósok
Kalvinana preĝejo de Ajka-Tósok
Kalvinana preĝejo de Ajka-Tósok
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Ajka
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Veszprém
Arkitektura priskribo
Konstruado 18331834
Specifo
Enhaveco 250 sidlokoj
Longo 17 m (interne)
Larĝo 8 m (interne)
Alto 28 m (turo)
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en urbo Ajka, en loĝkvartalo Tósok, kiu estis iam memstara vilaĝo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Apud Tósok estis tre proksime alia vilaĝo Berénd, kiu havis ŝtonan kirkon ekde 1545. En la sekvaj jardekoj dum dominado de turkoj disvastiĝis la protestantaj religioj. En la 17-a jarcento Tósok kaj Berénd havis komunan kalvinana pastron kaj la loĝantoj uzis la menciitan kirkon. En 1783 en Ajka estis konsekrita la kalvinana preĝejo, poste Tósok kaj Berénd estis filio de Ajka. En 1786 ankaŭ en Tósok estis konstruita kirko, poste en proksima loko pli nova en 1834. Oni aĉetis harmoniumon en 1932. Dum la 20-a jarcento la kirko kelfoje estis renovigita. Inter 1953-1955 oni konstruis kunvenan ĉambron al la navo, poste pli grandan en 2000 malantaŭ la absido.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola ĉe stratangulo en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo funkcias tra la turo. La turopinto estas plurlatera piramido.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.