Kalvinana preĝejo (Balatonfüred)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Balatonfüred
Kalvinana preĝejo en Balatonfüred
Kalvinana preĝejo en Balatonfüred
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Balatonfüred
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Veszprém
Dato de konsekro 1830
Konsekrinto Ferenc Tóth
Arkitektura priskribo
Konstrustilo klasikismo
Konstruado 18261830
Specifo
Enhaveco 650
Ligiloj
vdr

La kalvinana preĝejo estas historia monumento en urbo Balatonfüred (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence la kalvinanoj havis diservojn en la tre proksima Kalvinana preĝejo (Balatonarács). En Balatonfüred la kalvinisma kirko estis konstruita inter 1826-1830. Pli frue nur sonorilostablo funkciis, kies sonorilojn metis en la preĝejturon jam en 1828. József Angster faris la orgenon en 1884. La turopinto estis trakonstruita en 1922. Malantaŭ la kirko etaĝa domo estis konstruita en 1982. Sur la etaĝo troviĝas loĝejo de la pastro, sur la teretaĝo estas kunvena ĉambro kaj la oficejo. La kirko mem en 2004 estis renovigita.

Interesaĵo: la plej fama diserva partoprenanto estis Mór Jókai, kiu havis tie ripozdomon.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, la plej alte la turo altiĝas. Inter la enirejo kaj turopinto 3 fenestroj estas videblaj. Ankaŭ la navo havas enirejon. La fenestroj en la navo jam estas ŝanĝitaj, ili disrompas la originan stilon. Kaj ekstere kaj interne la muroj estas plene blankaj. Interne 2 galerioj troviĝas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La kalvinana kirko elstaras