Kalvinana preĝejo (Gödöllő)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Gödöllő
Kalvinana preĝejo en Gödöllő
Kalvinana preĝejo en Gödöllő
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Gödöllő
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Dato de konsekro 1745
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17441745
Specifo
Enhaveco 450 homoj
Ligiloj
vdr

La kalvinana preĝejo estas religia historia monumento (ekde 1993) en urbo Gödöllő (Hungario).

Interno
Predikejo

Historio[redakti | redakti fonton]

En Gödöllő la unua kalvinisma kirko estis konstruita en 1657. Ĝi estis malkonstruita fare de Antal Grassalkovich (krongardisto) en 1744 pro konstruado de la kastelo. Li kompensis la kalvinanojn per konvena parcelo, konstrumaterialoj kaj monoj. La nova baroka preĝejo estis konsekrita jam en 1745. La turo estis pligrandigita en 1801. Ĝis 1931 la kirko estis ankaŭ loko de la luteranaj diservoj. La originaj lignaj galerioj estis ŝanĝitaj al betonoj pro la malbona stato. Dum la 2-a mondmilito bombo kaŭzis damaĝojn. En 1993 la kirko renoviĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas laŭ trotuaro de la ĉefplaco. Apude la kalvinana liceo funkcias. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo altiĝas kun cepoforma barokeca turpinto. En akso de la turpinto 4 fenestroj troviĝas unu sub la aliaj, fine la plej malsupre la enirejo. Krom tiu sur la fasado estas po unu pli grandaj fenestroj. Interne (eĉ ekstere) la muroj estas blankaj laŭ la kutimoj.

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.