Kalvinana preĝejo (Hajdúszoboszló)
Kalvinana preĝejo de Hajdúszoboszló | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Hajdúszoboszló
| |
reformed Christianity church | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Hajdúszoboszló |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Hajdú-Bihar |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | plejparte klasikismo |
Konstruado | 1711–1717 |
Specifo | |
Alto | 50 m (turo) |
Ligiloj | |
La Kalvinana preĝejo estas religia Monumento historia en Hungario, en urbo Hajdúszoboszló. Ĝi estas kune kun la defenda muro la plej rara kaj malnova historia monumento.
Historio[redakti | redakti fonton]
Oni supozas, ke gotika kirko estis konstruita en tiu loko en la 15-a jarcento, post jarcento ankaŭ la defenda muro fariĝis. Pro la baldaŭaj bataladoj la konstruaĵo bruldetruiĝis. La kalvinana preĝejo konstruiĝis en la 1710-aj jaroj. Menciindas, ke oni profitis parte restaĵojn el la mezepoko dum la konstruado. Inter 1810-1813 la preĝejo estis pligrandigita. En 1814 fulmo trafis la konstruaĵon, tial renovigoj okazis, kiuj daŭris ĝis 1829. En 2000 okazis la plej lasta renovigo.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas sola. En mezo de la fasado troviĝas la ĉefenirejo. Pli supre la alta, kvadrata turo altiĝas. La preĝejo havas ĉefnavon kun 2 flankonavoj. Interne galerio etendiĝas, kiu fariĝis inter 1811-1816. La ornamriĉa pana pelvo estas uzita ekde 1639.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungare
- hungare Arkivigite je 2013-04-26 per la retarkivo Wayback Machine