Kalvinana preĝejo (Kecskemét-Katonatelep)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Kecskemét-Katonatelep
Kalvinana preĝejo en Kecskemét-Katonatelep
Kalvinana preĝejo en Kecskemét-Katonatelep
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kecskemét, urboparto Katonatelep
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Bács-Kiskun
Dato de konsekro 2004
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en urbo Kecskemét, en urboparto Katonatelep.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde la malfrua 19-a jarcento kalvinanaj pastroj aranĝis mesojn ankaŭ en ekstera parto de Kecskemét. En 1940 iu donacis terpecon por konstrui lokan kalvinanan preĝejon, sed ĝin la ŝtato forprenis en 1948. Tamen poste oni aranĝis mesojn en la loka lernejo. Inter 2002 kaj 2004 nova, moderna kirko konstruiĝis. La sonorilo alvenis nur en 2005. La kolektiva ĉambro estis konstruita inter 2014 kaj 2016.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La teretaĝa konstruaĵo situas sola kaj formas L-majusklon. La fasado estas simetria, meze la turo altiĝas. La eniro povas esti tra la turo. Estas alia enirejo ĉe la alo. La tegmento estas sela.

Fontoj[redakti | redakti fonton]