Kalvinana preĝejo (Nyíregyháza-Oros)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Nyíregyháza-Oros
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nyíregyháza
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
Arkitektura priskribo
Konstrustilo origine gotiko
Konstruado
Specifo
Enhaveco 130 sidlokoj
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas historia monumento en Hungario, en Nyíregyháza (ĝis 1978 en memstara vilaĝo Oros).

Historio[redakti | redakti fonton]

La origine katolika kirko sen turo estis konstruita en Oros en la 13-a jarcento. Pro proksimeco de Transilvanio la reformacio frue atingis la vilaĝon, la loĝantoj iĝis kalvinanoj prosimume en 1550. Ili uzas la iaman katolikan preĝejon kontinue spite tion, ke en la 18-a jarcento la katolikoj provis reakiri ĝin. Ĝi estis plene renovigita en 1928, tiam grandparte la mezepokaj partoj neniiĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola sur malalta monteto en urboparto Oros. Kelkaj ŝtupoj kuras al la enirejo, kiu troviĝas en flanko de la navo. Antaŭ la enirejo estas portiko. En tiu navoflanko estas ankaŭ 5 fenestroj. La alia navoflanko ne havas fenestrojn, nur meze pilieron. La turo estas kvadrata kaj havas apartan enirejon. La absido estas rektangula kaj havas 2 pilierojn kaj rondajn fenestrojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.