Klara el Asizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Klara el Asizo
Persona informo
Naskonomo Chiara Offreduccio
Naskiĝo 16-an de julio 1194 (1194-07-16)
en Asizo
Morto 11-an de aŭgusto 1253 (1253-08-11) (59-jaraĝa)
en Asizo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Tombo Basilica di Santa Chiara vd
Religio katolika ekleziokatolikismo vd
Lingvoj italalatina vd
Familio
Patrino Ortolana vd
Gefratoj Agnes of Assisi vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo monaĥinoaŭtoro • verkisto de religia literaturo • fondinto • mistikulo • filozofo vd
Laborkampo mistikismopreĝo • administrado vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Klara el Asizo, aŭ Sankta Klara aŭ sekulare Klara Scifi, (Asizo, 16-a de julio 1194 – Asizo, 11-a de aŭgusto 1253, estis religiulino itala, kunlaborantino de Sankta Francisko el Asizo kaj fondintino de la monĥinoj Klaraninoj; ŝi estis proklamita sankta de papo Aleksandro la 4-a (1255). kaj dekretita patronino de la televido kaj Telekomunikado.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinte el Favarone di Offreduccio kaj el Ortolana, apartenante do al alta socia klaso, Klara el Asizo montras grandan animaforton rilate la radikalajn elektojn kiuj sin decidigas foreviti geedziĝon antaŭdeciditan de la familio, por sekvi sian deziron dediĉi tutan sian vivon al Dio.

La nokton de 28-a de marto 1211 (temas pri vespero de la Palmofesto: aĝante dekokjare, laŭ la atestaĵoj de la kanoniza procezo, Klara fuĝas, el flanka pordo, el la patra domo, situinta najbare de la katedralo de Asizo (Centra Italio). Tuj ŝi atingas Franciskon el Asizo kaj la unuajn Minorajn Fratojn apud la preĝejeto Sankta Maria de la Anĝeloj, jam tiam kromnomata Porciùnkola dependanta de la benediktana monaĥejo de la najbara monto Subasio. Por signifi ŝian novan pentofaran kondiĉon, Francisko fortondas ŝiajn harojn, al ŝi donacas malglatan tunikon kaj ŝin asociigas al la benediktanaj monaĥinoj de Bastia Umbra, 4 kilometrojn distance, poste ŝin gastigas ĉe la pli sekura monaĥinejo montdeklive de Subasio, kie, protektita kontraŭ la kolero de la parencaro, ŝi estas baldaŭ atingita de la fratino Agnesa, kiu havis la saman sorton.

En Sankta Damiano[redakti | redakti fonton]

Fine, Klara ekloĝis en Sankta Damiano (kiu iam estis restaŭrita ĝuste de Francisko), sub la jurisdikcio de la Asiza episkopo Gvido. Ĉi tie Klara estis atingita de la tria fratino Beatrica kaj de sia patrino Ortolana, krom de multaj junulinoj kaj virinoj, kaj baldaŭ ili estis kvindeko. Ĉi tie Klara pasigis kvardek jarojn kies dudeknaŭ vizititajn de malsano.

Fascinite de la predikado kaj ekzemplo de Francisko, Klara volis krei familion de klostroloĝantinoj tute malriĉaj, tute dediĉintaj al la preĝo por si kaj por la aliaj.

Popole nomataj Damianinoj kaj de Francisko Malriĉaj Damoj, ili estos por ĉiam konataj per Klaraninoj: al ili asociiĝis multego da virinoj, kies diversaj estas honorataj per la tirolo de Sanktulinoj kiel Sankta Katarina el Bononjo kaj Sankta Agnesa el Prago.

La Privilegio de la malriĉeco[redakti | redakti fonton]

Ŝi ricevis de Francisko la unuan regulon funditan sur la malriĉeco. La karismo de la virino manifestiĝas ene de la monaĥinejo en la kontemplo kaj Preĝo sekvante parte la modelon benediktanan, el kiu ŝi distanciĝas per la firma kaj kuraĝa malriĉeco. Tiu centra temo de ŝia mistika sperto, la (imitado de Kristo), de kiu Klara ne volas esti dispensita eĉ ne de la papo (la kardinlo Ungolino, espiskopo de Ostia kaj protektanto de la Klaranina Ordeno, ŝin provizis per nova regulo kiu mildigis la malriĉecon, sed ŝi ne akceptis tiun malpliiĝon: tiel ke kardinalo Ugolino, elektita papo (Gregorio la 9-a) al ŝi allasis la “privilegion de la malriĉecon” (Privilegiun pautertatis), poste konfirmitan per solena buleo de Inocento la 4-a 1253 (prezentita al Klara malmultajn tagojn antaŭ ŝia morto). Nur per la rezigno al ĉiuj bonaĵoj Klara sin sentis libera en la trairo de sia religia vojaĝo. Estas tiu la temo precipa sur kiuj koncerniĝas ĉiuj ŝiaj skriboj, el kiuj elmerĝas virino decida kaj fidoplena (kvar leteroj al Agnesa el Bohemio, filino de reĝo Přemysl Otakar la 2-a kaj de damo Regola, kaj kromaj verkaĵoj, kies tamen ne certas la aŭtentikeco). “Legendo”, florinta postmorte, registrita de Tomaso el Celano rakontas pri ŝia vivo, ritmata de la silento, preĝo, konstanta praktikado de la “altega malriĉeco”.

Ŝi pasigis duonon de sia vivo preskaŭ ĉiam litkuŝite ĉar malsana, partoprenante, tamen, ofte en la diaj preĝoficoj. Portante kun si la Eŭkaristion en la monstranco, ŝi estus savinta, laŭ buŝa tradicio, la monaĥinejon kontraŭ la Saracenoj en 1240.

Ŝi mortis en Sankta Damiano la 11-an de aŭgusto de 1253, aĝante sesdek jarojn.

Nur du jarojn poste, papo Aleksandro la 4-a ŝin proklamis Sankta.

La Eklezio ŝin liturgie festas la 11-an de aŭgusto.

Legendo kaj historio[redakti | redakti fonton]

  • Klara estas protektantino de la telekomunikado: kristnaske, en la meso servita de Francisko, ŝi ne povis partopreni ĉar malsana en lito. Dezirante partopreni ĉiukaze, laŭ rakontoj de kronikistoj trutempaj, ĉe la momento de la komunio ŝi mirakle povis komuniiĝi per la hostio konsekrita por la celebranto;
  • Saracenoj, je la servo de Frederiko la 2-a atakis la pordojn de Asizo kaj komencis sieĝi la establaĵon de Sankta Damiano. Klara, tiam, estus ekspoziciinta el fenestro montrancon kun eŭkaristio el kiu emanus bildigantan lumon, kiu timigis Saracenojn kiuj preferis forfuĝi el la loko kaj el Asizo.
  • Gregorio la 8-a vizitis ŝin kaj petis ke ŝi benu la manĝotan panon: ŝi obeis kaj tuj la pano fariĝintus krucsignita supre.

Klaraninoj[redakti | redakti fonton]

Multaj kongregacioj de Klaraninoj naskiĝis laŭlonge de la jarcentoj fondintaj sanktaj virinoj. Nune troviĝas:

  • Klaraninoj, kiuj sekvas la regulon de Sankta Klara;
  • Klaraninoj Urbanaj, kiuj sekvas mildigitan regulon permesitan de Urbano la 4-a;
  • Klaraninoj Koletaj, naskiĝintaj el la reformo enkondukita de Sankta Koleta (Francio);
  • Klaraninoj Kapucenaj, inspiriĝintaj al la kapucena reformo;
  • Klaraninoj Misiistinoj de la Sankta Sakramento;
  • Fratinoj Misiistinoj de la Senmakula Koncipiĝo de la Patrino de Dio;
  • Fratinoj Klaraninaj de Sankta Filipa Mareri;
  • Kongregacio de Franciskaninoj aŭ Klaraninoj Franciskanaj Malabaresaj;
  • Kaj aliaj

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Itallingve:

  • Maurizio Erasmi, Chiara d'Assisi: la fecondità storica di un carisma, Messaggero, 2008. ISBN 9788825019704
  • Chiara Frugoni, Una solitudine abitata: Chiara d'Assisi,Laterza, 2006.
  • Chiara Frugoni, Storia di Chiara e Francesco, Einaudi, 2011. ISBN 9788806205133

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]